- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Al laosaj patrinoj: Gluteneca rizo estas malbona por beboj

Kategorioj: Orienta Azio, Laoso, Civitanaj komunikiloj, Nutraĵo, Sano

@LaotianMama memorigas [1] [angle] al laosaj patrinoj, ke ili ne donu glutenecan rizon, laosan [2] tradician manĝaĵon, al malsataj beboj:

Gluteneca rizo [3] por infanoj, en Laoso, estas egalvalora al riza cerealaĵo en la okcidenta kulturo. La ideo estas sama kiel la enkonduko de malmolaj manĝaĵoj pleniganta iliajn malgrandajn ventrojn. Bone, kompreneble, enkonduko de malsufiĉe nutra manĝaĵo en tiel frua tempo povas tre malutili al kreskanta intesto de infanoj kaj povas kaŭzi problemojn kiel nutraĵan alergion, malsufiĉan kreskadon kaj mamnutran malfacilaĵon.

File:HK Pancake cooking Sept-2010 Ingredient 糯米粉 Glutinous Rice Flour.JPG

La foto estas prenita el la anglalingva Vikipedio [4].

 

Reviziita de Vastalto