- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Pakistano: Libro de Malala malpermesita en privataj lernejoj

Kategorioj: Pakistano, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Homama agado, Junuloj, Politiko

Malala Yousafzai [1] estas pakistana [2] knabino kaj aktivulo por homaj rajtoj. Ŝi eldonis la libron “I am Malala (Mi estas Malala)” en oktobro.

Adeeb Javedani, la prezidanto de la Pakistana Asocio pri Administrado de Privataj Lernejoj, diris [3] [angle], ke Malala estas reprezentanto de la okcidentaj landoj. La asocio malpermesis al la bibliotekoj de siaj 40 000 filiaj lernejoj havi la libron de Malala.

GV Face prezentis diskulton [4] [angle] pri tiu temo en oktobro.

The Edequal Foundation, an educational charity founded by Shahzad Ali and based in north London which supports teachers and students demonstrated in a show of support for Malala Yousufzai, the Pakistani schoolgirl shot by the Taliban. Image by Peter Marshall. Copyright Demotix (20 October 2013)

La bildo estas prenita el la artikolo en Global Voices [5].

 

Reviziita de Vastalto