- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Amasaj kontraŭnukleaj protestoj okazis en Tokio

Kategorioj: Japanio, Civitanaj komunikiloj, Katastrofo, Medio, Protesto
Manifestaciantoj portas afiŝojn kontraŭ nuklea energio en la stratoj de Tokio. La loĝantaro pli kaj pli maltrankvilas pri nuklea energio en Japanio post la radioaktiva verŝiĝo en Fukuŝimo. Foto de KAZUMAC, kopirajto (c) Demotix (13 oktobro, 2013) [1]

Manifestaciantoj portas afiŝojn kontraŭ nuklea energio en la stratoj de Tokio. La loĝantaro pli kaj pli maltrankvilas pri nuklea energio en Japanio post la radioaktiva verŝiĝo en Fukuŝimo. Foto de KAZUMAC, kopirajto (c) Demotix (la 13- de oktobro 2013).

La 13-an de oktobro 2013, miloj da homoj marŝis tra la stratoj de Tokio por protesti kontraŭ nuklea energio. En kunveno nomata Adiaŭ Atomcentraloj [2] [japane], japana popolo postulis la fermon de la atomcentraloj kaj la uzon de pli mediamikaj energifontoj.

OOE Kenzaburoo [3], Nobel-premiito pri Literaturo en 1994, parolis [4] [japane] antaŭ 2000 fervoraj civitanoj kolektiĝintaj en Publika Halo de Hibiya [hibija].

3.11で多くの日本人は原発をなくすことを決意した。しかし、今、多くの政治家にはその決意がない。私たちは、子ども達が明日の世界を生きていけない場所を原子力によって作り出してしまった。その責任を自覚し、人間が本質的に生きていける世界を取り戻す必要がある

Post la tertremo de la 11-a de marto 2011, multe da japanoj decidis nuligi la atomcentralojn. Tamen, multaj politikistoj ne havas la decidon hodiaŭ. Per nuklea energio, ni kreis tian lokon, kie niaj infanoj ne povas vivi en la estonteco. Ni devas agnoski respondecon pri tio kaj reakiri mondon, kie homoj povas vivi nature.

 

TRADUKA NOTO: La angla traduko de la vortoj de OOE ŝajnas iom ne esti konforma al la originalo.