Hiĝroj de Bangladeŝo leĝe agnoskitaj kiel tria sekso

[Ĉiuj ligiloj kondukos la alklakinton al artikoloj en la angla lingvo]

Hiĝroj, termino kiu indikas seksan identecon vaste rekonatan tra Suda Azio kaj adoptatan de iuj virseksaj kaj interseksaj homoj, ekde nun estos rekonataj kiel aparta sekso en Bangladeŝo, kaj rajtos identigi sin tiel en ĉiuj oficialaj dokumentoj, inkluzive pasportojn.

La bangladeŝa ĉefministro anoncis la registaran decidon la 11-an de novembro 2013, tuj post tre simila anonco de Germanujo sciiganta, ke baldaŭ eblos elekti trian sekson en naskiĝatestiloj.

Nuntempe almenaŭ 10 000 hiĝroj loĝas en Bangladeŝo. La registara decido estas granda venko por hiĝroj ĉie tra la lando. Hiĝroj estas homoj apartenantaj al tria sekso, kiuj sin identigas nek kiel virojn, nek kiel virinojn. Ili estas ofte mistraktataj aŭ senrajtigataj de siaj familiaj rondoj kaj de la socio, kaj en kelkaj kazoj estis devigitaj kunloĝi en izolitaj komunumoj. Organizaĵoj por la antaŭenigo de hiĝraj rajtoj lastatempe postulis, ke la bangladeŝa registaro agnosku hiĝrojn kiel trian sekson.

Hijras in beauty contest. Photo taken by Mohammad asad. Copywright: Demotix (18/11/2011)

Hiĝroj en beleckonkurso. Foto de Mohammad asad. Kopirajto: Demotix (18/11/2011)

Pluraj retuzantoj jam laŭdis la novaĵon.

Hazrat Binoy Bhodroe (@hazratb9bhodroe) substrekis per Twitter, ke la registara decido estas granda paŝo antaŭen:

Hiĝroj agnoskitaj de la ŝtato. Kia granda atingo. Bangladeŝo antaŭen : )

Sabrina Haque (@sab918) esperas, ke tio signas la finon de seksa diskriminacio:

Bonege. #Bangladeŝo plivastigas la limojn de #egaleco kaj la difinon de #seksidenteco por siaj civitanoj http://t.co/qaAmImxQsP #progreso #hiĝroj

Smita Gaith (@smitagaith) komentis per Twitter:

 Nekredeble, jen gravega venko! RT @sepiamutiny: #Hiĝroj nun konsiderataj kiel aparta #sekso laŭ #bangladeŝa leĝo http://t.co/wjUBaZnR80

Blaque Mamba (@Snoozfest) menciis:

La Okcidento devas sekvi la ekzemplon de #Bangladeŝo. #Hiĝroj nun estas aparta sekso en Bangladeŝo. | #Dhaka Tribuno http://t.co/SH8NIf8DpI

ireen sultana (@ireen_sl) laŭdis la ŝanĝojn:

Gratulojn al la registaro okaze de ties decido en la lasta momento (de ĝia servodaŭro).

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.