- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La Filipinoj: Helpu la viktimojn de la tajfuno Haiyan (Yolanda)

Kategorioj: Filipinoj, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Interreta aktivismo, Katastrofo, Medio, Politiko

Land is Life [1] (Tero estas Vivo) [angle], indiĝena reto de organizoj, alvokas donaci por helpi al la indiĝenoj en la Filipinoj [2]damaĝitaj de la tajfuno Haiyan [haijen] (filipina nomo: Yolanda), kiu atakis plurajn regionojn de la lando. La informo ĉe Rally.org [3] [angle] diras, ke pli 11 000 familioj bezonas helpon por rekonstrui domojn ktp. La insuloj Panay [Panajo [4]], Mindoro [Mindoro] kaj Palawan [Palavano [5]] bezonas pli da helpo.

A street in Balangiga, Samar. One of the badly hit provinces. Photo by Autonomo Sr Abellar Amano, Facebook

La foto estas prenita el la artikolo de Global Voice:
PHOTOS: Philippine Typhoon Survivors Desperate For Food, Water and Aid [6]
(Fotoj: Filipinaj postvivintoj de tajfuno sopiregas nutraĵon, akvon kaj helpon).