- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Informografikaĵo: Malsukcesa eduksistemo de Pakistano

Kategorioj: Pakistano, Civitanaj komunikiloj, Edukado, A2-lingvo-nivelo

69% de virinoj kaj 50% de viroj en Pakistano [1]ne scias legi aŭ skribi laŭ Alif Ailaan [2] [angle] (A por anonco), alianco por eduka reformo gvidanta komunikadan kampanjon en la lando.

Nur 67 procentoj de pakistanaj knabinoj kaj 81 procentoj de knaboj frekventas bazlernejon laŭ la Unuiĝintaj Nacioj [3] [angle]. En mezgrada edukado nombro de pakistanaj lernantoj falas ĝis 38 procentoj por knaboj kaj 29 procentoj por knabinoj.

La aktivuloj de eduka kampanjo en Pakistano kredas, ke Talibano [4]kaj radikalismo ne estas la sola kialo de la manko de bona publika eduksistemo en la lando. Ili opinias, ke Pakistano devas elspezi pli por edukado kaj deklari edukan krizon.

En la landa buĝeto 2013-2014 [5] [pdf, angle] , Pakistano donas 54 procentojn por defendo kaj repago de pruntoj, sed nur 2 procentojn por edukado.

Pakistan ED2-full [6]

Ĉi tiu informografikaĵo estis origine pretigita kaj eldonita de Al Jazeera kaj estis rearanĝita por afiŝi en Facebook [Fejsbuko] fare de Ilm Ideas.

Reviziita de Vastalto