Eksa registara funkciulo en Kazaĥio lastatempe piedbatis [angle] stevardinon, laŭraporte ĉar ŝi ne parolis la kazaĥan. La historio kaŭzis tumulton en sociaj komunikiloj. Blogisto Pivovar proponas [ruse] la plej interesajn kaj plej vaste kundividitajn afiŝojn en Twitter pri ĉi tiu okazaĵo, ekzemple ĉi-suban:
Казахстан-2013: бить стюардесс — можно. Показывать факи кортежам — нельзя. Так и запишем.
— Александр Цой (@Alexandr_Tsoy) September 27, 2013
Kazaĥio-2013: piedbati stevardinon — permesite. Montri mezfingron al altrangula aŭtaro — ne. Ni notu tion.