De kantisto al reĝisoro: rokkantisto Cui Jian ŝanĝis sian rolon

Post kelkaj jaroj da silento, Cui Jian (崔健), la fama rokkantisto el Ĉinujo, reaperis ne kiel kantisto sed kiel filmreĝisoro. Sian unuan filmon, Blua Osto (蓝色骨头 ), li prilaboris dum naŭ jaroj. La filmo [ĉine] eniris la 8-an Roman Kinan Festivalon [angle] por la konkursa evento. Laŭ la ĉinlingva versio de la Nayang Post el Singapuro, kiu raportis [ĉine] per la ĉina novaĵagentejo Xinhua, la filmo celas inspiri gejunulojn.

他说,他希望通过艺术让现在的年轻人意识到还有苦难,让年轻人意识到一种危机感,激发他们去创造,去担负责任。

Li diris, ke per sia arto li esperas konsciigi hodiaŭajn gejunulojn pri la malfacilaĵoj, kiujn ili ankoraŭ devas alfronti, kaj kaŭzi en ili ian senton de krizo por instigi ilin al kreado de solvoj, instigi ilin ekrespondeci pri la propraj devoj.

Blua Osto estas la unua filmo de Cui Jian, kies muziko ŝanĝis la pensmanieron de multaj ĉinoj dum la 1980-aj jaroj. Se li faros duan filmon, ĝi estos sekvaĵo de la unua, li diris.

La unua rokkantisto en Ĉinujo multe kritikis la ĉinan registaron multe per siaj kantoj. Cui Jian [ĉine] estas etna koreo, kaj naskiĝis en Pekino en la jaro 1961. Lia oficiala retejo prezentas informojn dulingve: en la ĉina kaj en la angla.

La jenaj filmetoj montras prezentadon de Cui Jian dum ties koncertoj kaj intervjuon kun Yang Lan [ĉine] por la televida babilprogramo [ĉine] Yang Lan Intervjuas (杨澜访谈录).


 


 

 

 

      Reviziita de Benjamin Irwin

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.