- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Butano: Akvoelektraj projektoj kaj alciono

Kategorioj: Suda Azio, Butano, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Fotografio, Medio

La butana popolo malrapide komencas kompreni, ke la akvoenergiaj projektoj, kun tempopaso, ne nur ruinigos nian medion, sed ankaŭ kaŭzos la perdon de nia nacieco.

Yeshey Dorji, fotisto en Butano [1], vizitis Berti, Zhemgang, serĉante blankventrajn ardeojn [2], kiuj estas minacataj, ĉar ilian vivteritorion ekdetruas grandskalaj akvoenergiaj projektoj antaŭenpuŝataj en la regiono. Dum li atendis, lenso de lia fotilo trovis belan alcionon [3] ‘fiŝantan fiŝon’.

 

Reviziita de Vastalto