- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Insulti mortintan reĝon estas krimo en Tajlando

Kategorioj: Orienta Azio, Tajlando, Civitanaj komunikiloj, Historio, Juro

David Streckfuss citas [1] [angle] decidon de la Tajlanda Supera Tribunalo pri kazo de Lése Majesté (leĝa malpermeso insulti reĝon), kiu defendis la verdikton kontraŭ civitano, kiu laŭdire kalumniis mortintan reĝon:

Although the [defamatory] action was against a past king who had already passed on, it is still a violation….The defamation of a past king will inevitably affect the present king who still reigns.

Kvankam la [kalumnia] ago celis jam forpasintan reĝon, ni ankoraŭ konsideras, ke temas pri malobeo de la leĝo …. Kalumnioj kontraŭ pasinta reĝo neeviteble tuŝos ankaŭ la reputacion de la nuna, kiu ankoraŭ regas.

 Reviziita de Benjamin Irwin