- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kontroli tendencon de komunikiloj en Malajzio

Kategorioj: Orienta Azio, Malajzio, Civitanaj komunikiloj, Elektado, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Politiko

Tessa Houghton kundividas la trovaĵojn de studo, kiu kontrolis tendencon de amaskomunikiloj [1] [angle] en Malajzio [2] dum la 13-a Ĝenerala Elekto (GE13) antaŭ kelkaj monatoj:

Malajziaj civitanoj, kiuj fidis anglalingvajn kaj malajalingvajn ĵurnalojn kaj/aŭ televidon kiel informofontojn dum la GE13-kampanjo, ne estis provizitaj per justaj kaj precizaj informoj por konstrui informitajn voĉdonajn preferojn. Klaraj voĉdonaj inklinoj elmontriĝas laŭ ĉi tiuj tavoloj de informo-komunikada diverseco kaj malabundeco, kaj la amaskomunikiloj estas uzataj pli ofte kiel ilo de disdivido ol de repaciĝo.

 

Reviziita de Vastalto