Norvega muzikfilmeto ofendas Kirgizion

Por malgrandaj, senmaraj kaj malmulte konataj landoj kiel Kirgizio, “altigi sian reputacion” estas malrapida kaj malfacila procedo. Do, kiam steluloj el aliaj landoj venas por filmi scenojn en ilia kamparo, la espero estas ke la mesaĝo, kiun ili portos hejmen kun si estos ĝusta. Sed bedaŭrinde afero ne ĉiam progresas tiel.

Norvegaj fratoj kaj duopa TV-teamo Ylvis, kreis tumulton inter la retuzantoj de Kirgizio per sia kanto Zhanym (“kara”, aŭ “mia koro” tradukita el la kirgiza). La du fratoj, komediistoj kaj muzikistoj Bard kaj Vegard Ylvisakers vizitis Kirgizion lastsomere por registri kanton miksitan el la rusa kaj la kirgiza, kiun ili poste eldonis kaj prezentis en Norvegio. La teksto de la originala Zhanym estis sufiĉe sendanĝera, sed ilia decido prezenti “eksplicitan” version de la kanto por norvega televidkanalo provokis miksitan reagon de lokaj retuzantoj.

Almas Ysman, blogisto ĉe Kirgiza Servo de RFE/RL, klarigis [ruse] konfuzon pri la plenaĝula versio de Zhanym, lige al nun forigita filmeto de ilia prezentado:

“Культурный шок” испытали многие кыргызстанцы после просмотра концертной версии сомнительной песни про нашу страну. На Youtube гуляет видео со скандальной песней “Жаным” в исполнении двух родных братьев Ylvisåker, выступающих в группе YLVIS.

Все бы ничего, но в песне вперемежку с русским текстом используется жесткий мат на кыргызском языке. При этом братья размахивают кыргызским флагом, стоя на машине, где вместо номеров написано “шлюха” по-русски. А зрители, не понимая о чем поют братья, хлопают и радуются. Думаю, если бы то же самое спели на норвежском языке и про Норвегию, реакция в зале наверняка была бы другой.

Multaj kirgizoj spertis “kulturan ŝokon”, spektante koncertan version de dubinda kanto pri nia lando. En YouTube cirkulas filmeto de la skandala kanto Zhanym prezentita de du fratoj Ylvisaker, reprezentantaj la grupon YLVIS.

Tio estus ne grava, sed en la kanto, subtekstita en la rusa lingvo, oni uzis krudajn kirgizajn fivortojn. Plue la fratoj svingis la kirgizian flagon el la fenestro de aŭto kun la licencplato “PUTINO 1″. Kaj la spektantaro, ne komprenante kion la fratoj kantas, aplaŭdas kaj amuziĝas. Mi pensas ke se ili kantus la samon pri Norvegio en la norvega, la reago de la spektantaro estus malsama.

Aparte krudaj fivortoj “Кандай коток” (“коток” aludas viran seksorganon en la kirgiza) estis en la centro de la reta ŝtormo, kiu sekvis. Ylvis jam pardonpetis, asertante [ruse] ke ĝia intenco ne estis insulti lokanojn, kaj ke ili enmetis la fivortojn kiel rimedon ridindigi la spektakloproduktistojn, kiuj havis nenian ideon pri la signifo de la vortoj. La oficiala filmeto de la kanto, sen fivortoj, estas ĉi-sube:

Uzantoj de sociaj retoj inklinis rigardi la kanton kiel facilaniman pecon de sensencaĵo, aŭ kiel insultan reklamadon de la erara bildo pri Kirgizio.

Skribante en la novaĵa blogo de Kloop, Ulan Shamiev diris [ruse]:

Браво! Молодцы, сразу видно что талантливые ребята))

Brave! Bravuloj, tuj videblas ke ili estas talentaj buboj))

Aliaj trovis kaŝitajn motivojn en la aventuro de Ylvis tra Kirgizio, kiuj varias de la akcelado de seksa turismo ĝis ekstrema kultura afektado.

Uzanto de Youtube, Blujdayushiistrannik diris [ruse]:

Во первых, в этом видео создаётся межнациональная рознь. Во вторых , они жестоко матерятся. И на номере машины ВАЗ 2105 написано ” ШЛЮХА1 ” и, как это понимать??? Как Вам может нравиться эта ” песня “? Этим моральным уродам нужно ноги переломать! Их в самом мягком случае сажать в тюрьму надо( ну или на бутылку )! Такого ” видео ” не должно быть на YouTube , а для Норвегии позор то , что они позволили выступить таким людям перед публикой.

Unue, ĉi tiu filmeto kreas interetnan streĉitecon. Due, ili blasfemas en la kirgiza. Kaj la numero de la aŭto estas “PUTINO 1″ – kiel mi komprenu tion?? Kiel vi povas ŝati ĉi tiun ”kanton”? Oni devus rompi la krurojn al tiuj moralaj kripluloj! La plej milda solvo estus meti ilin en malliberejon! Ĉi tiu “filmeto” ne aperu en YouTube, kaj estu honto de Norvegio permesinta al ili prezenti sin antaŭ publiko.

Photo of Ylvis performing on Norwegian TV, shared on the blog of Ulugbek Akishev.

Ylvis prezentas sin en Norvegia TV, kundividita en la blogo de Ulugbek Akishev. 

Ĵurnalisto kaj muzika kritikisto Ulukbek Akiŝev akuzis [ruse] la duopon pri “konscia disvastigo de malvera prezentado de Kirgizio” en sia blogo. Rimarkante la reputacion de toleremo de skandinaviaj landoj kiel Norvegio, Akiŝev lamentis pri la manko de tiuj valoroj en la prezentoj de la fratoj antaŭ ol fini [ruse]:
В общем, я пока не меняю своего мнения о народах Северной Европы, как бэ, по таким дебилам мнение о народе не формируют

Ĝenerale, mi ne ŝanĝas mian opinion pri la popoloj de Norda Eŭropo, ĉar oni ne formas opiniojn pri la tuta nacio surbaze de mensdebiluloj kiel ili.

Unu komentinto en la novaĵa blogo de Kloop (probable) ŝajnigis [ruse] sin agitanta naciisto-parlamentano, Ĵildiz Ĵoldoŝeva, fama pro sia subteno al proponoj de “Persona Non Grata (persono ne dezirata)” en la parlamento:

Ih nado obyavit’ personami «NON GRATA»! Ya gotova vam dat’ interview po povodu etoy pesni i eye ispolniteley, pozvonite mne, «klooptsy». Deputat JK KR, Zhyldyz Zholdosheva

Oni devas deklari ilin kiel “persona non grata”! Mi estas preta doni intervjuon pri tiu kanto kaj la duopo. Telefonu min, Kloop! Kirgizia Parlamentano Ĵildiz Ĵoldoŝeva.

Sed norvega civitano Ivar Dale, kiu laboris en Kirgizio dum longa tempo, argumentis [ruse] en Kirgiza Servo de RFE/RL, ke Ylvis ne volis ofendi iun intence:

Ylvis — это норвежские комики и довольно известные. Обычно их программы очень смешные.

Ylvis estas norvegaj komikistoj kaj sufiĉe famaj. Kutime iliaj programoj estas tre ridigaj.

Krom prezenti Zhanym la duopo ankaŭ filmis [norvege] humurajn epizodojn por la norvega TV-kanalo Norge pri siaj aventuroj en Kirgizio, en kiu loka blogisto Ilija Lukaŝ ludas ĉefrolon.

Ĉi tiu artikolo estas parto de la Centrazia Staĝa Projekto de Global Voices ĉe Usona Universitato de Centra Azio en Biŝkeko, Kirgizio.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.