
Grupo da junaj patrinoj marŝas kaj kantas, svingante flagon kun “Atomcentralo, Ne, Dankon” skribita en la germana lingvo en Sacumasendai la 15-an de decembro 2013. Ĉe kontraŭ-nukleaj
manifestacioj oni ofte vidas la argumenton por transiro al alternatviaj energioj for de la nuklea. Foto farita de Rieko Uekama. Kopirajto Demotix.
Ĉirkaŭ 1 800 homoj marŝis la 15-an de decembro proteste kontraŭ la refunkciigo de la Nuklea Centralo de Sendai [japane], laŭ la organizantoj de la protesto. Du jarojn post kiam la centralo estis haltigita, Kjuŝua Elektro-Pova Kompanio petis revizion en julio de la Nuklea Reguliga Aŭtoritato kun la intenco refunkciigi la centralon, kio donis al kontraŭ-nukleaj civitanoj la senton de nesekureco.
La nombro eble ŝajnas malgranda por la apenaŭ konata urbo Sacumasendai [angle] en la sudokcidenta pinto de la insulo Kjuŝuo, komunumo longe dependanta de nuklea energio por sia ekonomio; ĉi tio tamen estis laŭdire la plej granda kunveno en la pasintaj 40 jaroj da silentado por sin edprimi kontraŭ la 30-jara atomcentralo.
Greenpeace Japan sendis leteron [japane] la 29-an de novembro, postulante de la estro de la gubernio Kagoŝima ne aprobi la refunkciigon de la centralo. Civitana Komunikilo de Mijazaki (CMM) raportis la manifestacion en YouTube [japane].