- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Nederlando: drinkemuloj purigas la stratojn

Kategorioj: Nederlando, Civitanaj komunikiloj, Freŝa Novaĵo, Ideoj, Laboro

Ĉu la ideo estas bona aŭ male?

La ĉefurbo de Nederlando [1], Amsterdamo, dungas alkoholulojn por purigi la stratojn. Realnews24 raportis [2] [angle]:

Ili purigos la stratojn kontraŭ duona pako da tabako, kvin ladskatoloj de biero kaj 10 eŭroj. La projekto celas batali kontraŭ-socian konduton.