- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

GV Face: 200 000 dominikanoj de haitia deveno senigitaj je civitaneco

Kategorioj: Dominika Respubliko, Haitio, Civitanaj komunikiloj, En- kaj elmigrado, Homaj rajtoj, GV Face

La Dominika [1] Konstitucia Tribunalo decidis forpreni civitanecon de ĉiuj naskitaj en la lando de enmigrintoj kun kontraŭleĝa statuso ekde 1929. Pro tio almenaŭ 200 000 dominikanoj de haitia deveno restas sen ŝtataneco [2] [angle].

En ĉi-semajna GV Face, ni diskutas la decidon de la dominika tribunalo, kiu rigore difinis la civitanecon kun severaj konsekvencoj por miloj da homoj.

Nia administra redaktoro Solana Larsen alparolas:

—Pamela Martínez Achecar [3] skribas pri la Dominika Respubliko en Tutmondaj Voĉoj. Ŝi rakontos al ni, kiel la situacio evoluas ĝis nun surloke kaj ankaŭ en sociaj komunikiloj.

 

Reviziita de Vastalto