- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kamboĝo: Infanlaboro ankoraŭ estas serioza problemo

Kategorioj: Kamboĝo, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Ekonomio kaj komerco, Homaj rajtoj, Juro, Laboro, Politiko, A2-lingvo-nivelo

Ĉirkaŭ 10 procentoj el kamboĝaj infanoj en la aĝo de 5 ĝis 17 jaroj, estas “infanlaborantoj”. Tion oni konsideras netaŭga aŭ kontraŭleĝa. Preskaŭ 240 000 infanoj laboras en danĝeraj kondiĉoj.

Tion diras la Infanlabora raporto [1] [angle] pri Kamboĝo [2] verkita en 2012.

La filmeto estis farita en 2007, ĉu la problemo jam solviĝis?