- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La mondo rigardata tra 3054 lingvoj en danĝero de formorto

Kategorioj: Civitanaj komunikiloj, Edukado, Lingvo, Literaturo, A2-lingvo-nivelo

Endanĝerigitaj Lingvoj [1] estas projekto lanĉita de Google, kiu provizas individuojn kaj organizojn per teknikiloj por ke ili povu ekvidi la minacon de certaj formortontaj lingvoj. La paĝo enhavas informojn, lernomaterialojn, tekstojn, sondosierojn kaj filmetojn en lingvoj inkluzive de la aragona, la aina (ajnua), la navaha kaj la kataluna gestolingvo, kolektitajn el Youtube, Google Docs kaj Picasa.

 

Reviziita de Vastalto