Iniciato por konservi instruadon de la portugala en francaj universitatoj

[Ĉiuj ligiloj kondukas al paĝoj en la franca krom se alie deklarite.]

La portugala lingvo estas parolata de ĉirkaŭ 250 milionoj da homoj, kio faras ĝin la sesa plej vaste parolata lingvo en la mondo. irkaŭ du milionoj da parolantoj de la portugala loĝas en Francio. Ili estas ĉefe enmigrintoj kaj ties idoj.

La 30-an de aŭgusto, Geneviève Fioraso, la Ministro de Supera Edukado kaj Esplorado, donis intervjuon al Mediapart pri la bezono restrukturi universitatojn, en kiuj ŝi deklaris:
Avoir du portugais dans toutes les universités, est-ce indispensable ? J’adore le portugais mais avoir une discipline rare dans toute les universités, ce n’est peut-être pas utile.

Ĉu estas esence havi la portugalan en ĉiuj universitatoj? Mi amas la portugalan, sed havi tiun ĉi raran studfakon en tuto da niaj universitatoj ne povas esti utila.

La intervjuo kaŭzis maltrankvilon ene de la portugala komunumo en Francio, kaj unu apelacio estis lanĉita de Casa Amadís [pt], portugala asocio sidanta en Montpellier, por protesti kontraŭ la propono de la ministro:

Il faut savoir que le portugais est la troisième langue européenne de communication, qu’il est parlé par plus d’habitants dans le monde que le français et que c’est la langue de l’un des pays du G20, le Brésil.[…] Défendre l’enseignement du portugais, de l’italien, de l’arabe… en France, c’est donc aussi contribuer à la défense de la francophonie.

Gravas rekoni ke la portugala estas la tria plej komuna eŭropa komunika lingvo. Ĝi estas parolata de pli da homoj ol la franca en la mondo, kaj ĝi estas la lingvo de unu el la G20-ŝtatoj, Brazilo. […] Protekti la instruadon de la portugala, la araba kaj la itala en Francio ankaŭ kontribuas al la defendo de la franca lingvo.

lags of Portugal and France <br />(Wikimedia Commons- public domain)

Naciaj flagoj de Portugalio kaj Francio (Wikimedia Commons — publika havaĵo).

La apelacion poste republikigis Lusojornal [pt], ĵurnalo por la portugalaj komunumoj en Francio kaj Belgio. En numero 94 Aleksandra Custodio de Saint-Etienne deklaris:
Les 2 millions de Français, les 60.000 entrepreneurs d’origine portugaise qui contribuent tous les jours à l’économie de notre pays et qui sont tout à fait bilingues portugais/français, étaient jusqu’à ce jour, un atout pour la France, une passerelle naturelle pour l’accès à ces marchés de langue portugaise, mais maintenant ils se sentent «ignorés» et sont révoltés. Les entreprises en France recrutent chaque jour de très nombreux diplômés, commerciaux, ingénieurs, etc… parlant portugais. Il faut à la France des étudiants formés en langue portugaise. Savez vous que les étudiants sortant des Universités françaises, formés en langue portugaise, ont un taux d’emploi de plus de 90%?

Estas du milionoj da francoj kaj 60 000 da entreprenistoj de portugala origino, kiuj kontribuas ĉiutage por la ekonomio de nia lando, kaj kiuj estas tute dulingvaj — en la portugala kaj en la franca. Ili kutime estas atuto por Francio kaj natura ponto por aliri la portugale parolantajn merkatojn. Sed nun ili sentas sin “ignoritaj” kaj protestas. Ĉiutage firmaoj en Francio dungas multajn diplomitojn, komercistojn, inĝenierojn ktp., kiuj parolas la portugalan. Francio bezonas studantojn, kiuj estas instruitaj en la portugala. Ĉu vi sciis ke diplomitoj de francaj universitatoj, kiuj estis instruitaj en la portugala, havas dungo-proporcion de pli ol 90 elcentoj?

Rilate al scienca esplorado kaj teknologia novigo Francio estas la dua plej granda komerca partnero de Brazilo (post Usono). Multaj brazilaj universitatoj aktivas en internaciaj kunlaboraj projektoj kun Francio per esplorprojektoj, kutime kun la subteno de duflanka financado kiel CNPq [Nacia Konsilio por Scienca kaj Teknologia Disvolviĝo] aŭ CNRS [Franca Nacia Centro de Scienca Esplorado].

Cape Magellan — Portugalio sen kliŝoj substrekas la gravecon de tiuj akademiaj interŝanĝoj:

Cet enseignement est réellement indispensable car de plus en plus les entreprises, mais aussi les laboratoires de recherche, les formations les plus diverses demandent à avoir des spécialistes capables de travailler avec le Brésil, l'Angola ou autre pays lusophone. La coopération universitaire franco-brésilienne a d'ailleurs le vent en poupe et le Brésil vient de créer  un très vaste programme de formation internationale de ses étudiants: Science sans frontières.

Tiu ĉi instruado vere necesas, ĉar pli kaj pli da firmaoj, esploraj laboratorioj kaj aliaj organizoj bezonas specialistojn, kiuj kapablas labori kun Brazilo, Angolo kaj aliaj portugale parolantaj landoj. Akademia kunlaboro inter Francio kaj Brazilo ankaŭ estas en la apogeo, kaj Brazilo kreis vastan internacian instruan programon por siaj studantoj, nomitan Scienco Sen Limoj.

En letero adresita al la ministro, la blogo de Transatlantic Correspondances substrekas:

[…] la vivacité de l’intérêt des Brésiliens pour la création littéraire, artistique et cinématographique française (le Brésil est aussi le plus grand marché en Amérique du Sud pour la littérature française).

[…] la fortan interesiĝon de brazilanoj pri franca literaturo, arto kaj kino (Brazilo estas ankaŭ la plej granda merkato en Sudameriko por la franca literaturo).

La letero memorigas ankaŭ la ekonomian kaj kulturan gravecon de lernado de la portugala en Francio:

Outre le fait que de nombreuses industries des secteurs-clé de l’économie brésilienne sont françaises (exploitation pétrolière notamment), les prochains événements de portée mondiale au Brésil (Jeux Olympiques, Coupe du Monde de Football) devraient renforcer l'attractivité que le Brésil va exercer pour les entreprises françaises. Ces événements devraient ainsi offrir de nouvelles opportunités commerciales dans les domaines du BTP, transports, ingénierie environnementale et énergies renouvelables.

Krom la fakto ke multaj industrioj en ĉefsektoroj de la brazila ekonomio estas francaj (speciale pri utiligo de nafto), la venontaj mondskalaj okazaĵoj en Brazilo (la Olimpiko kaj la Monda Pokalo de Futbalo) devus plibonigi la allogon de Brazilo al francaj firmaoj. Tiuj okazaĵoj devus proponi novajn komercajn ŝancojn en la kampoj de konstruado, transporto, media inĝenierarto kaj renovigebla energio.

Paulo Pisco, membro de la Portugala Transmara Komisiono de la Asembleo de la Respubliko de Portugalio, respondas en la franca kaj en la portugala al la ministro, en artikolo eldonita en Mediapart:

Pourquoi madame la ministre n'a-t-elle pas pensé à l'héritage culturel profond du portugais, qui va du Japon au Canada, du Sri Lanka en Uruguay? Elle aurait dû penser à l’importance croissante de la Communauté des pays de langue portugaise (CPLP), dont 12 candidats de toutes les parties du monde veulent devenir membre-associé, et parmi lesquels on peut trouver des pays comme l’Indonésie, le Venezuela ou le Maroc. À titre d'exemple, le Sénégal et Maurice sont déjà membres-associés.

Kial la ministro ne pensis pri la profunda kultura heredaĵo de la portugala, kiu etendiĝas de Japanio al Kanado, de Srilanko al Urugvajo? Ŝi devus pensi pri la kreskanta graveco de la Komunumo de Portugallingvaj Landoj (CPLP), al kiu volas aliĝi 12 kandidatoj el ĉiuj partoj de la mondo kiel asociitaj membroj. Inter ili landoj kiel Indonezio, Venezuelo, kaj Maroko. Senegalo kaj Mauricio jam estas asociitaj membroj, ekzemple.

Laeticia Trigo, kiu partoprenis la apelacion, ricevis la sekvan respondon de la ministro, kiu rajtigis la distribuon de sia letero:

Je suis bien désolée de ce malentendu […] Mon message, insuffisamment retraduit (peut être n'avais je pas été assez claire avec la journaliste) était le suivant : dans un contexte où les universités connaissent des situations financières de plus en plus préoccupantes depuis le passage à l'autonomie (mal) effectué des universités suite à la loi Pécresse de 2007, il faut organiser une offre de formation en réseau et mutualisée. Il se trouve que je venais de recevoir deux universités qui avaient une offre de formation au portugais pour 4 étudiants dans un cas et 3 dans l'autre. J'assume le fait de dire que nous ne pouvons plus financièrement assurer ce type de formation. (…). Bien entendu, cela suppose une aide à la mobilité des étudiants pour ne pas pénaliser une discipline, en l'occurrence une langue pratiquée de plus par une communauté très présente sur notre territoire.

Mi tre bedaŭras pro tiu miskompreno. […] Eble mi ne povis esprimi min klare al la ĵurnalisto. Mia mesaĝo, kiu estis nesufiĉe re-transdonita, estis la sekva: En kunteksto, kie universitatoj spertas pli kaj pli zorgigajn financajn situaciojn, ekde la transiro al sendependeco sub la malbone efektivigita leĝo de Pécresse de 2007, ni devas organizi tiun instruadon kunlabore kaj koncentrite. Mi trovis du universitatojn, kiuj ofertas instruadon de la portugala por kvar studantoj en unu kazo kaj por 3 studantoj en la alia. Mi opinias, ke ni ne plu povas financi tiun manieron de instruado. Kompreneble, tio postulas ke ni donu al la studantoj helpon de eblo por moviĝo, por ne malavantaĝigi la studon de tiu studfako, lingvo uzata de komunumo, kiu estas tre aktiva en nia lando.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.