Malajzio: Nova libro de la indiĝena etno temuan

La Centro por Aferoj pri Indiĝenaj Popoloj (Center for Orang Asli Concerns; COAC) en Malajzio publikigis novan libron pri rakonto de indiĝena tribo temuan.

La titolo de la libro estas Tujal kaj la vento. La tekston verkis Stephen John-Curtis kaj la ilustraĵojn faris Shaq Koyok, fama artisto de indiĝena tribo en Malajzio.

La libro estas publikigita en tri lingvoj, t.e. en la angla, en la malaja kaj en la temuan-a, la lingvo de la tribo temuan.

La verkisto kaj la ilustristo jam aprobis ĝian tradukafon en Esperanton. Se vi volas traduki tiun rankonteton en Esperanton aŭ en vian gepatran lingvon, vi povas kontakti la eldoniston Colin Nicholas ĉe COAC.

Foto videbla en la Fejsbuka paĝo de COAC

Vi povas ankaŭ aŭskulti kelkajn rakontojn de la indiĝena tribo temuan en ties lingvo kaj miksite en la malaja.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.