- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Malajzio: Nova libro de la indiĝena etno temuan

Kategorioj: Malajzio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Indiĝenoj, Lingvo

La Centro por Aferoj pri Indiĝenaj Popoloj (Center for Orang Asli Concerns; [1]COAC) en Malajzio [2] publikigis novan libron pri rakonto de indiĝena tribo temuan.

La titolo de la libro estas Tujal kaj la vento. La tekston verkis Stephen John-Curtis [3]kaj la ilustraĵojn faris Shaq Koyok [4], fama artisto de indiĝena tribo en Malajzio.

La libro estas publikigita en tri lingvoj, t.e. en la angla, en la malaja kaj en la temuan-a, la lingvo de la tribo temuan.

La verkisto kaj la ilustristo jam aprobis ĝian tradukafon en Esperanton. Se vi volas traduki tiun rankonteton en Esperanton aŭ en vian gepatran lingvon, vi povas kontakti la eldoniston Colin Nicholas ĉe COAC [5].

Foto [6] videbla en la Fejsbuka paĝo de COAC

Vi povas ankaŭ aŭskulti kelkajn rakontojn de la indiĝena tribo temuan en ties lingvo kaj miksite en la malaja.

 

Reviziita de Vastalto