La unika nomsistemo de Birmo

Ĉiufoje kiam birmano malkaŝas ke li aŭ ŝi ne havas familinomon, eksterlandanoj kutime demandas kial. Birmo povas esti unu el la tre malmultaj landoj en la mondo, kie almenaŭ 90 procentoj de la loĝantaro ne havas familian nomon. La anoj de la sama familio povas havi tute malsamajn nomojn kaj la nombro de vortoj en ĉiu nomo povas varii grande.

WhatIsMyanmar skribas pri la unika nomanta praktiko en Birmo:

Sed por ni, birmanoj, familia nomo estas nur unu vorto en fabeloj skribitaj en la angla. Kredu aŭ ne! Ni tute ne havas familian nomon. Kaj en ajna formularo en Birmo, estas neniu spaco por alia kesteto apud la kolumno Nomo por plenigi.

Vendisto de sukerkana suko de Birmo. Biildo de Flickr-paĝo de Michael Foley uzita sub la CC Permesilo.

Kaj la aŭtoro eksplikas kiel homoj el Birmo kutime plenigas formularojn, kiuj postulas kaj antaŭnomon kaj familinomon:

Sed kiam ajn ni klopodas plenigi la retajn formularojn, ni ne havas elekton krom plenigi la spacon de familia nomo, ĉar oni markis ĝin devige. Kaj, kion ni plenigas? Por mi, mi metas du vortojn de mia nomo kiel unuan nomon, kaj la lastan vorton kiel familinomon. Tre hazarda? Nu, en tiu punkto, vi eble volas scii kiom da vortoj estas en ĉiu nomo? Mia saĝa respondo estas “tio dependas”. Jes, tio tute dependas de kiom kreaj la gepatroj aŭ kiu ajn donis la nomojn estas.

Twobmad menciis kiel malfacile estas trakti birmajn nomojn en fremdaj komunumoj:

Mi kutime estas konfuzita, plenigante la nomon, kiel unua, meza kaj familinomo. La sama afero okazas pri amikoj loĝantaj eksterlande, kiuj ŝatus scii kiel ili voku min. Ankaŭ ili konfuziĝas. Ĉar kiam ili volas voki min laŭ mia unua nomo, tio ne estas la maniero kiel mi estis vokita en mia familio aŭ en mia antaŭa komunumo. Ili uzas mian unuan nomon por voki min, sed mi sentas min strange se mi estas vokita per nomo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis.

Ba Kaung blogis pri la nompraktiko en Birmo, kiu inkluzivas ankaŭ astrologiajn kredojn:

Kelkajn jarojn poste, atestinte malsamajn kulturajn praktikojn tutmonde, mi rimarkis ke la birma kutimo de nomado estas vere unika. Ĝi simbolas la kombinon de la speciala virto de la persono kaj astrologia kalkulo de la tago de la semajno, en kiu la persono naskiĝis, surbaze de la luna kalendaro de Birmo.

Ĝi ankaŭ kovras la nomadon en la birma lingvo, kiu estas grava por la birma popolo, sed kelkfoje konfuzas eksterlandanojn kiel “U” en “U Thant“. Krome, homoj kun unu-vortaj nomoj kutime alfrontas malfacilaĵojn difinante kiel la familian nomon la unuan vorton, ekzemple “U”, “Ma”, “Daw” kaj tiel plu, kiuj ne estas iliaj nomoj teknike:

Esprimo de respekto estas ankaŭ unu afero de grandioza graveco por elparoli nomojn de la birma popolo. Oni povas esti alparolita per taŭga honoriga vorto antaŭ la donita nomo, depende de la nivelo de aĝo, laŭ parenceco, kaj laŭ sekso. Diri ies nomon sen aldonaĵo estos konsiderata malĝentila alparolo.

Por alparoli junulojn kaj amikojn, antaŭ iliaj nomoj:

“Ko” estas uzata kiel vira formo.
“Ma” estas uzata kiel ina kaj formala formo.

“Maung” estas uzata kiel vira formala formo.

Por alparoli pliaĝulojn, antaŭ iliaj nomoj:

“U” aŭ “Oo” estas uzata kiel vira kaj formala formo.
“Daw” estas uzata kiel ina kaj formala formo.

Ĉar ne ekzistas familia nomo por birmanoj, virinoj ne bezonas ŝanĝi ajnan parton de sia nomo eĉ post kiam ili edziniĝas, Dharana skribas:

Mia tria projekto temas pri tio, kiel korekte prononci nomojn de miaj kolegoj. Birmaj nomoj dependas de tio, en kiu tago de la semajno la persono estis naskita, kaj ili ne havas unu elementon de familia nomo. Tio signifas ke virinoj konservas sian tutan donitan nomon eĉ post geedzeco — io, pri kio miaj koleginoj ŝajnas fieri!

Aliflanke, kelkaj etnoj en Birmo, posteuloj de hindianoj kaj kristanoj, sekvas la praktikon havi familian nomon. Lionslayer skribas ke malmultaj homoj en Birmo havas familinomojn:

Kelkaj homoj ŝatas preni sian patran nomon, uzante britan nomsistemon. Aung San Suu Kyi estas filino de Aung San kaj Hayma Nay Win estas filino de Nay Win. Tamen oni malofte vidas tiajn ekzemplojn. La birma popolo emas nomi siajn novnaskitajn bebojn laŭ astrologio anstataŭ nomi ilin laŭ iu persono. Kelkaj etnoj en Birmo havas familinomojn. Kaj kelkaj islamanoj kaj kristanoj ankaŭ estas nomitaj laŭ siaj patroj aŭ avoj.

Li konkludis ke la birma registaro devus starigi familian registradon ĉar estas malfacile spuri sian familian arbon:

Estas malavantaĝo ne havi familian nomon. Estas tre malfacile spuri ies praulojn pli ol 5 generaciojn. Ne estus granda problemo, se Birmo havus familian registradan oficejon. Mi esperas, ke la registaro starigos tian registron kaj enketan servon. Ĉiaokaze, ni ne estas solaj sur la tero sen familiaj nomoj. Mi ĵus eksciis, ke ekzistas kelkaj pliaj aziaj etnoj sen familiaj nomoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.