Japanio: 20 amaraj voĉoj leviĝas el Fukuŝimo post la nuklea katastrofo 2011

Tuj post la Granda Tertremo en Orienta Japanio en 2011, japana bonzo [budhisma pastro] NAKAŜITA Daiki [Nakashita Daiki] vizitis [japane] la regionon atakitan de la katastrofo, kaj donis spiritan subtenon al viktimoj kiel parton de sia pli vasta laboro por antaŭĉesigi sinmortigojn en Japanio. Lastatempe la pastro verkis blogartikolon [japane], en kiu li citis 20 loĝantojn trafitajn de la nuklea katastrofo en Fukuŝimo [Fukushima].

Kvankam Daiki humile skribis en la artikolo [japane], ke la komentaro reprezentas nur parton de du milionoj da loĝantoj de Fukuŝimo, la artikolo lastatempe ricevis pli ol 2 400 ŝatojn en Facebook kaj jam vaste cirkulas en sociaj retoj. Multaj homoj cititaj en la artikolo estas priskribitaj kiel loĝantoj de provizoraj loĝejoj, nome, portempaj simplaj dometoj konstruitaj post la katastrofo.

Ne estas klare, kiam kaj kiel ĉi tiuj citaĵoj estis kolektitaj, nek Global Voices povas elspuri kaj konfirmi ĉi tiujn citaĵojn. Tamen ili ebligas profundan enrigardon en tion, kia estas la vivo ekde la nuklea katastrofo okazinta antaŭ pli ol du jaroj.
 

福島市の仮設・80代の女性「除染なんて、私達が若いころ(戦時中)、強制的に竹やりを持たされて鬼畜米兵と言わされていたのと本質的には同じ。小手先だけの対応で、何の意味もないことは皆、分かっている。でもそれを声に出すと、非難される。同調圧力だよ」

Virino en 80aj jaroj, en provizora loĝejo en Urbo Fukuŝimo: “Senmalpurigo sonas esence tiel, kiel en nia junaĝo (dum la milito) ni estis devigitaj porti bambulancon kaj nomi usonajn soldatojn brutaĉoj. Ĉiuj scias, ke ĝi traktas nur supraĵe, kaj tute ne havas sencon. Sed se ni plendas laŭte, oni riproĉas nin. Oni ja konformigas nin.”

南相馬市60代男性「自宅一軒、竹中工務店に560万円で除染を依頼し、現場の下請けはピンハネされまくって、70万円で作業をする。末端の作業員は日当約8千円。除染が終了したら仕事がなくなるから、皆、いい加減な仕事しかしない。それで雇用が確保され、経済が回る。それが除染ビジネスの実態」

Viro en 60aj jaroj, en Urbo Minami-sooma: “Oni petas la Korporacion Takenaka senmalpurigi unu domon je 5,6 milionoj da enoj. Surloke la subkontraktita kompanio plenumas la taskon kontraŭ 700 000 enoj post depreno de tavoloj da makleraĵoj. Finfine ni, la laboristoj, ricevas ĉirkaŭ 8 000 enojn por tagpago. Ĉar la dungoj malaperos, kiam senmalpurigado estos finita, tial neniu volas kompletigi la taskojn perfekte. Ja ĉiuj fuŝe laboras. Do la dungoj estas longdaŭre garantiitaj kaj la ekonomio bone funkcias. Tio estas la reala stato de ĉi tiu entrepreno de senmalpurigado.”

Bildo de Japanio kaj Koreio el Google Earth. La atomcentralo en Fukuŝimo estas markita per ‘A'.

Bildo de Japanio kaj Koreio el Google Earth. La atomcentralo en Fukuŝimo estas markita per ‘A’.

原発で30年働いてきた。でも今は被曝して働けない体。人は目の前の現実が辛いと、現実逃避するんだ。将来の事なんて、意図的に考えないようにしている。酒を飲んでカラオケを歌って気晴らしをするけど、いい年したオヤジが何やっているんだろう?と思って、情けなくなる」

Viro en 60aj jaroj, en provizora loĝejo en Urbo Iŭaki [Iwaki]: “Mi laboradis 30 jarojn en atomcentralo. Sed nun mi ne povas labori, ĉar mia korpo malsanas pro radiado. Homoj fuĝas de realeco, se la reala vivo antaŭ ili tro malfacilas. Mi intencas ne pensi pri mia estonteco. Mi drinkas alkoholaĵojn kaj kantas en karaokeejo por distri min. Kion mi, matura viro, faraĉas? Ĉe tia penso, mi sentas min tre mizera.”

いわき市仮設60代男性「どうしたら原発が止められるかって?そんなこと簡単だ。もう一回どっかの原発が爆発して土地が汚染され、人が住めなくならないと原発を止めることは無理じゃないのか?アメリカ・財界・官僚が政治家に圧力をかけている構造も問題だがな」

Viro en 60aj jaroj, en provizora loĝejo en Urbo Iŭaki: “Kiel ĉesigi la uzon de atomcentraloj? Tre simplas. Ankoraŭfoje atomcentralo ie eksplodu. La tero estos malpurigita kaj homoj ne povos loĝi tie. Alie, nenio helpos ĉesigi la uzon de atomcentraloj, ĉu jes? Ankaŭ problemas Usono, la entreprenista rondo kaj la burokrataro, kiuj premas politikistojn, mi kredas.”

大熊出身・福島の仮設入っている70代Aさんが言う「冬に出稼ぎに行かずに、安定した暮らしを得る為、子供や孫と同じ場所でずっと暮らすために、俺たちは原発を受け入れた。豊かな暮らし、安定成長を求めて原発を受け入れた。そしてそこで俺はずっと働いてきた。それがこんな事になるなんて・・・・」

S-ro A en 70aj jaroj, en provizora loĝejo en Urbo Fukuŝimo, origine el Ookuma: “Ni akceptis la atomcentralon, ĉar ni kredis …Ni ne plu bezonos iri al malproksimaj lokoj por perlabori. Ni povos havi stabilan vivon. Ni povos longe vivi kun niaj gefiloj kaj genepoj en la sama loko. Ni akceptis la atomcentralon, esperante riĉan vivon kaj stabilan pliboniĝon. Tiel do mi daŭre laboradis en la centralo. Kaj nun, kian katastrofon ni devas suferi!”

いわき市仮設70代男性「被災者と言っても、状況は皆、違う。家族が死んだ・家族が生きている人、仕事を失った人・仕事がある人、家を流された人・家がある人、帰る場所がある人・帰る場所がない人、カネがある人・カネがない人・・。確かな事は、震災前からあった格差が今、露呈しているという事」

Viro en 70aj jaroj, en provizora loĝejo en Urbo Iŭaki: “La suferantoj de la katastrofo estas ĉiuj sub malsamaj cirkonstancoj. Familianoj mortis al iuj, sed ankoraŭ vivas al aliaj. Laboro perdiĝis al iuj, sed ankoraŭ haveblas al aliaj. La domo forfluis al iuj, sed restas al aliaj. La loko, al kiu reveni, malaperis al iuj, sed troviĝas al aliaj. Mono absolute mankas al iuj, sed iel sufiĉas al aliaj. Io certa estas la fakto, ke la sociaj breĉoj, kiuj ekzistis antaŭ la katastrofo, nun elmontriĝas.”

南相馬市50代女性「私は最近、放射能より、人間の方が怖いと思う時がたくさんあります。ここ福島では、放射能の話をするだけで、圧力がかかる雰囲気が一部に蔓延しています。命がけで、放射能の問題を意図的に考えないようにしている人がいっぱいいる。一種の思考停止状態。それは自分を守るため?」

Virino en 50aj jaroj, en Urbo Minami-sooma: “Lastatempe mi ofte pensas, ke homoj estas pli teruraj ol radioaktiveco. Ĉi tie en Fukuŝimo en iuj rondoj regas la atmosfero, en kiu ni ne povas libere paroli pri radioaktiveco. Tre multaj homoj penegas eviti pensi pri la problemo de radioaktiveco. Iusence la cerboj paneas. Ĉu ili tiel faras por gardi sin?”

temporaryhousing

Foto de provizora loĝejo en Fukuŝimo, fotita de ‘selena lynn’, uzanto de Flickr, en julio 2013. (CC BY-NC-ND 2.0)

福島の仮設・70代男性「原発でずっと働いてきた。しかし、危険な仕事は下請けに回していた。山谷や釜ヶ崎のような寄せ場から労働者が連れてこられていることを、俺達は知っていながら、見て見ぬふりをしていた。事故が起こった今、改めて考えると、俺も東電と一緒で、加害者なのかもしれない」

Viro en 70aj jaroj, en provizora loĝejo en Fukuŝimo: “Mi longe laboris en la atomcentralo. Sed ni igis subkontraktantojn fari danĝeran laboron. Ni sciis, sed ŝajnigis ne scii, ke oni prenis taglaboristojn el tiaj kolektiĝejoj kiel Sanja kaj Kamagasaki. Nun, kiam mi sobre pensas pri la afero post la akcidento, mi eble devus diri, ke ankaŭ mi estas kulpa pri la sufero, tute same kiel TEPKO [Tokia Elektro-Pova Kompanio].”

福島・中通り60代男性「ラジオを聞いてひっくり返ったよ。放射能に負けない子供になろう!って福島県教育委員会がラジオで呼びかけているんだもの。中通りの住民は、被害者という意識が薄い。だから教育委員会は、県外に避難した人を非難するんだ。もうマスクをしている人も、ほとんどいないよ」

Viro en 60aj jaroj, en Nakadoori [centra distriskto] en Fukuŝimo: “Mi konsterniĝis aŭdinte radioelsendon. Infanoj, ne estu venkitaj de radiado! La eduka komisiono de Fukuŝimo alparolas tiel en la elsendo. Loĝantoj de Nakadoori apenaŭ konscias, ke ili estas viktimoj. Pro tio la eduka komisiono kritikas tiujn, kiuj rifuĝis en aliajn guberniojn. Preskaŭ ne plu troviĝas homoj portantaj maskon.”

南相馬市・20代女性「今まで原発の勉強とかしたことない。でも、東電の下請け会社で働いている旦那が被曝して、入院してから、やっと目が覚めた。311以降<誰かが何とかしてくれるだろう・安全だ>と、放射能を浴びまくっても他人事のように考えていた。無関心は身を滅ぼすことにやっと気がついた」

Virino en 20aj jaroj, en Urbo Minami-sooma: “Neniam mi lernis pri atomcentraloj. Sed mia edzo, laboranta en subkontraktinta firmao de TEPKO, estis damaĝe elmetita al radiado kaj enhospitaliĝis, kaj nur tiam mi vekiĝis. Ankoraŭ post la 11a de marto mi sentadis, ke ‘Iu iel savos nin. Mi restos sekura’, kvazaŭ la aferoj tute ne rilatus al mi, eĉ post ripetitaj elmetiĝoj al radiado. Ĵus mi konsciiĝis, ke indiferento min pereigos.”

いわき市仮設・40代女性「仮設で中高年の男性の自殺が起きた。明日は我が身・・・。でも、生きていればいいことがあるなんて、口が裂けても子供達には言えない。明るい未来なんて、ここ福島では絶対にありえない。普通に生きて、当たり前に暮らせることが、こんなにも難しいことなんて思わなかった」

Virino en 40aj jaroj, en provizora loĝejo en Urbo Iŭaki: “Okazis sinmortigo de altaĝa viro loĝanta en provizora domo. Tio povus esti mia morgaŭa sorto… Mi ĉiukaze neniel elbuŝigu al miaj infanoj, ke se vi pluvivos, vi certe havos bonajn tagojn. Ĉi tie en Fukuŝimo absolute ne venos brila estonteco. Ĝis nun mi neniam pensis, ke ordinara vivo aŭ banala vivado estas tiel malfacila.

南相馬市・20代女性「友達の女の子が中絶をしたという話を聞くたびに、私も子供はムリって思ってしまう。旦那や姑は子供が欲しいみたいだけど、もう福島では子供を育てられない。線量計で自宅周辺を図ると、ビックリするよ。子供を産んでも、どうせ外で遊ばせられないから、子供も可哀想だよね」

Virino en 20aj jaroj, en Urbo Minami-sooma : “Ĉiufoje, kiam mi aŭdas, ke unu el miaj amikinoj abortis, mi pensas, ke ankaŭ mi devas rezigni patriniĝon. Miaj edzo kaj bopatrino verŝajne atendas de mi infanon sed, mi diru, en Fukuŝimo oni ne plu povas kreskigi infanon. Mi ŝokiĝas, kiam vi mezuras radiadon ĉirkaŭ mia domo per dozometro.  Eĉ se mi naskos infanon, laŭdestine ĝi ne povos libere ludi ekstere. Vere kompatinde por la infano mem.”

南相馬市・20代女性「原発事故以来、国・政治・東電は最悪と、ずっと他者を批判してきた。でも良く考えてみると、私は選挙に一度も行った事はないし、新聞も読まないし、テレビはお笑いだけしか見ないし。原発近くに住んでいながら原発の事なんて全く知ろうとも思わなかった。今思うと恥ずかしい」

Virino en 20aj jaroj, en Urbo Minami-sooma: “Depost la nuklea akcidento mi kulpigadis aliajn pri ĉio: la ŝtato, la politikistoj, TEPKO [Tokia Elektro-Pova Kompanio]. Sed kiam mi pripensis tion profunde, mi trovis, ke ankaŭ mi estas kulpa, ĉar mi neniam iris baloti, nek legas ĵurnalojn, kaj parolante pri televido mi spektas nur amuzaĵojn. Kvankam mi loĝas proksime de la atomcentralo, mi eĉ ne provis lerni pri nuklea elektropovo. Pensante pri tio nun, mi embarasiĝas.”

(大熊出身)会津若松仮設住宅・60代男性「さあ考えてみて。仕事もカネも産業も何もないただの田舎町が、原発を誘致することによって、莫大な恩恵が手に入るんだよ。目の前にニンジンをぶら下げられて、それを断れる人がどれだけいると思う?カネで動かない人間もいると思うけど、全体の中の一握りだろ」

Viro en 60aj jaroj, en provizora loĝejo en Aizu-ŭakamacu [Aizu-wakamatsu], origine el Ookuma: “Nu, ankaŭ vi imagu. Venigante atomcentralon, multege profitas la vilaĝo, simpla provinca vilaĝo, havanta nek laboron, nek monon, nek industrion. Imagu, kiom da bravuloj povas rifuzi la karoton, kiun oni pendigas tuj antaŭ iliaj okuloj? Povas esti, ke iuj ne ŝanceliĝas pro mono. Sed ili estas nur manpleno da homoj el ĉiuj.”

福島の仮設住宅・50代男性「仙台に行った。全国から建築関係者が集まり、復興バブルのような状態になっている。儲かってしょうがないって飲み屋で言っている経営者のような人がいたけど、心ではそう思っていても、言葉に出してほしくないね。だって、ここ東北では相当な数の人間が死んでいるんだよ。」

Viro en 50aj jaroj, en provizora loĝejo en Fukuŝimo: “Mi vizitis Urbon Sendai. Tie amasiĝis konstru-industriaj personoj el la tuta lando kaj estiĝis subita prospero de ekonomio por rekonstruado. En drinkejo mi aŭdis de iu viro, laŭaspekte entreprenisto, ke li eksterordinare profitas. Mi ne volas, ke li elbuŝigu tian aferon, eĉ se li vere pensas tiel en sia koro, ĉar ĉi tie en la nord-orienta regiono mortis multege da homoj.”

福島の仮設・50代男性「知人の男性が2名、ここ数カ月で自殺したよ。男は仕事や家族を失うと、本当に弱い。今まで名刺の肩書きだけで勝負してきたのに、311を機にゼロになってしまった。俺も今は無職。仮設の集会所でサロンとかをやっているけど、大の男が一人で参加できると思うか?」

Viro en 50-aj jaroj, en provizora loĝejo en Fukuŝimo: “Eĉ du el la konataj viroj mortigis sin en la lastaj monatoj. Viroj perdintaj laboron aŭ familion estas nur estaĵo malforta. Viroj atutis en la mondo nur per la posten-titolo sur sia vizitkarto, sed tio nuliĝis je la 11a de marto. Ankaŭ mi nun malhavas profesion. En kunvenejo de la provizora loĝejaro, oni havas salonajn kunsidojn, sed ĉu viro en matura aĝo povas salonumi en solo?”

福島の仮設・20代女性「子どもがいるので被ばくについて勉強したいと思い、県内の講演会等に行くようにしている。しかし偉い先生の講演会は、「放射線量はほとんどゼロ」「内部被ばくなどない」「福島は大丈夫」ばかり。正確な情報が、手に入らない。それを声に出すと、さらに非難される」

Virino en 20-aj jaroj, en provizora loĝejo en Fukuŝimo: “Mi havas infanojn. Mi do volas lerni pri elmetiĝo al radiado kaj ofte aŭskultas prelegojn, kiuj okazas en mia gubernio. Tamen fame konataj prelegantoj nur diras: ‘La radiodozo estas preskaŭ nulo.’ ‘Tute ne okazas de-interna elmetiĝo al radiado.’ ‘Fukuŝimo estas en bona ordo.’ Ni ne povas akiri ekzaktajn informojn. Sed se mi eldiros tion, venos pli da kritikoj.

(大熊出身)会津の仮設・60代男性「もう覚悟はできている。瓦礫の処分場は、原発周辺の地域にするしかないだろ。だって、もう人が住めないんだから。除染なんかする金があるんだったら、原発周辺の土地を買い上げて、そこに瓦礫処分場を作ったらいい。地元住民は、誰も大熊に帰れると思っていないもの」

Viro en 60aj jaroj, en provizora loĝejo en Aizu, origine el Ookuma: “Mi jam decidiĝis kaj rezignacias. La rubaĵ-pritraktejo estas konstruebla nur en la areo ĉirkaŭ la atomcentralo. Tie homoj ne plu povas vivi ĉiuokaze. Se oni havas monon por senmalpurigi la areon, oni do per tiu mono aĉetu la kampojn ĉirkaŭ la centralo kaj tie konstruu rubaĵ-pritraktejon. Neniu el la lokaj loĝantoj kredas, ke ili povas iam reveni al Ookuma.”

南相馬市・50代男性「東電や国のやり方は最低だ。人を人とも思っていない。でも、俺も今までずっと東電にぶら下がり、国に依存して生きてきた。一番悪いのは、俺の主体性のない生き方だ。思考停止に陥り、今さえ良ければいい、自分さえ儲かればそれでいいと、臭いものには蓋をしてずっと生きてきた」

Viro en 50aj jaroj, en Urbo Minami-sooma: “TEPKO kaj la ŝtato tute malhumane traktas nin. Ili arogante rigardas nin kiel malrespekteblajn. Ankaŭ mi tamen ĝis nun jam longe vivis dependante de TEPKO kaj la ŝtato. Mia pasiva vivmaniero plej malbonas. Mi ĉesis pensi. Mi restis kontenta pri la ‘nunmomenta’ feliĉo. Estas nenia zorgo, tiel longe dum sola mi povis gajni monon… tiel mi daŭre vivis, ferminte la okulojn al malbelaj faktoj.”

福島の仮設・70代男性「若い世代にとっては、福島から逃げるのが一番の選択肢じゃないか?未来のある若者には、是非逃げてほしい。しかし、俺達のような年寄りは、今更逃げてもねぇ。生まれ育った故郷で死ぬまで暮らしたい。でも、それは自分で決めたこと。どうなっても覚悟を決めているよ」

Viro en 70aj jaroj, en provizora loĝejo en Fukuŝimo: “Por la juna generacio, ĉu ne estas la plej bona elekto forkuri el Fukuŝimo? Mi deziregas, ke ili forkuru, ĉar ili havas estontecon. Por ni, maljunuloj, tamen estas tute senmerite jam nun forkuri. Mi deziras ĝisvivi la morton en la urbeto, kie mi naskiĝis kaj kreskis. Kaj tio estas mia decido. Kio ajn okazos, mi estos preparita.”

TRADUKA NOTO: Tiu ĉi esperanta traduko estas pretigita de japanaj volontulaj esperantistoj el la grupo Esperanta Novaĵo el Aktuala Japanio (ENAJ), kaj liverita kun la permesilo ‘CC BY’.
En la anglalingva originalo la citaĵoj estas tradukitaj de Taylor Cazella

1 komento

  • Diano

    Dankon al la japana bonzo, Nakashita Daikon, ke li aperigis cxi tiujn kortusxajn mesagxojn en sia blogo. Ankaux dankon al Global Voices, ke gxi plusendis gxin per siaj jurnaloj en tiel multe da landoj. Nun mi kore dankas al S-ro Osioka, kiu disvastigis la mesagxojn per la esperanta versio de Global Voices al la tuta mondo.

    Sendube la legantoj cxie ne povas kredi ke tiel numeroj el la viktimoj de la katastrofo, kiu okazis antaux pli ol du jaroj, ankoraux logxas en provizoraj logxejoj. Kiu povus helpi ilin? Principe la familioj kun infanoj bezonas helpon. Cxu japanaj familioj en aliaj regionoj povus adopti cxi tiujn familiojn? Aux cxu la urbestroj en la miloj da urboj tra Japanujo povus adopti ilin kiel gastoj de la urboj kaj arangxi domojn por familioj, laborojn por la plenkreskuloj kaj lokojn en lernejoj por la infanoj?

    Kiel alilandanoj ankaux povus helpi? Mi opinias, ke multe da legantoj de cxi tiuj mesagxoj volus helpi per mono, se io estos farita en Japanujo por helpi ilin ajxe.

    Ame,

    Diano en Auxstralio (diannelukes al yahoo.com)

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.