Puerto-Riko: Dulingvaj lernejoj revivigas lingvan debaton

La anonco de la puertorika registaro informis, ke ekde la nova studjaro, kiu komenciĝos venontaŭguste, la instrulingvo en la publikaj lernejoj estos iom post iom ŝanĝita de la hispana al la angla. Tio estigis fortajn reagojn kaj flanke de la subtenantoj, kaj de la kritikistoj.

La paŝo, instigita de la guberniestro de Puerto-Riko, Luis Fortuño, strebas al tio, ke ĉiuj landaj publikaj lernejoj transiru al la instruado  en la angla ene de la venontaj dek jaroj, kun la escepto kun du studobjektoj — la hispana kaj la historio. La celo estas, ke la gejunuloj estu tute dulingvaj fine de tiu ĉi periodo.

Anglalingva instruado en la puertorikaj publikaj lernejoj estas io, kion la lando jam travivis dum la unua duono de la 20-a jarcento. La registaro de Usono, kiu en 1898 invadis la eksan hispanan kolonion, en 1900 enkondukis leĝon [es] kiu deklaris, ke publikaj lernejoj devas instrui en la angla, kiel parton de la projekto por la “usonigo” de la puertorika loĝantaro. La projekto malsukcesis de la komenco, sed nur en 1948 la hispana estis fiksita kiel oficiala lingvo en edukado.

La memoro pri tiuj jaroj ankoraŭ vivas ĉe granda parto de la loĝantaro. La fakto ke la iniciato por dulingvaj lernejoj havas klarajn politikajn motivojn ne surprizas. En sia blogo, ortizfeliciano [es], Roberto “Pachi” Ortiz Feliciano diras:

Fortuño, tras negarlo, busca implantar el “English only” para congraciarse con el Partido Republicano y sometemos que su propuesta es principalmente motivada por sus muy personales ambiciones.

Fortuño, kvankam li neis tion, celas apliki la politikon “English only (nur la angla)” por popularigi sin mem ĉe la Respublikana partio, kaj ni supozas ke lia propono ĉefe estas motivita per liaj tre personaj ambicioj.

Multaj opinias, ke publikaj lernejoj ne havas la kapablon efike eduki homojn por regi ambaŭ lingvojn, kaj multaj personoj rakontis kiel ili lernis la anglan sen la helpo de iu ajn formalaj klasoj. Twitter-a uzanto @picPachi menciis kiel pruvon de sia flua angla, sen la helpo de lernejaj studoj, sian altan poentaron en normigita ekzameno:

@EpicPachi: Series gringas y Videojuegos. Un TOEFL [Test of English as a Foreign Language] mejor que varios de “escuelas bilingües” lo demuestran.

@EpicPachi: Usonaj televidserioj kaj videoludoj. La TOEFL [Ekzameno de la angla kiel unua fremdlingvo] montras ke tio estas pli bona ol diversaj “dulingvaj lernejoj.”

Tamen, aliaj opinias, ke estus pli bone por ĉiuj studi en merga programo simila al unu el la registaraj proponoj, kiel Paola Alcazar esprimis en Twitter:

@palcazarh: Yo soy fruto de escuela pública y hoy en día desearía haber estudiado en colegio bilingüe.

@palcazarh: Mi estas produkto de la publika instruado kaj hodiaŭ mi ŝatus studi en dulingva lernejo.

En sia blogo [es], Kofla Olivieri estas surprizita de la ideo, ke homoj, kiuj mem ne bone konas la anglan volus trudi ion al la resto de la publiko [es]:

…el gobernador Fortuño, decidió implementar Inglés en nuestras escuelas sin consultar con los maestros que son los responsables de educar a nuestros hijos en el contrayao idioma. A pesar que muchos de ellos, nuestros maestros, no saben hablar Inglés. Esto incluye la gran mayoría de nuestros honorables legisladores, los que quieren impulsar esta idiotez, que TAMPOCO saben hablar Inglés.

… Guberniestro Fortuño decidis apliki la anglan en niaj lernejoj sen konsulti la instruistojn [es], kiuj estas respondecaj pri instruado de la damnita lingvo al niaj infanoj. Malgraŭ tio, multaj el ili, niaj instruistoj, ne parolas la anglan. Ĉi tio inkluzivas la grandan plejmulton el niaj honorindaj leĝodonantoj, kiuj volas apliki tiu idiotecon kaj ANKAŬ ne parolas la anglan [es].

Héctor Meléndez, kiu verkas por la interreta gazeto 80 grados, havas malsaman opinion [es]:

La sugerencia de algunos independentistas y autonomistas de que los políticos del PNP [Partido Nuevo Progresista] hacen el ridículo al reclamar la imposición del inglés sin saber inglés sugiere un prejuicio clasista, tal vez insensible hacia el significado que le dan los pobres a poder acceder al inglés. Precisamente porque anexionistas de mayor edad no saben inglés es que desean que sus hijos lo aprendan. Su ignorancia no les resta autenticidad, sino que en cierto modo la expresa.

La sugesto de iuj favorantoj de la sendependeco kaj aŭtonomio, ke la politikistoj de PNP [Nova Progresema Partio] ridindigas sin postulante la aplikon de la angla sen mem scipovi la lingvon sugestas klasan antaŭjuĝon, eble mankon de kompreno pri la signifo de tio, ke malriĉuloj havu aliron al la angla lingvo. Precize ĉar la pli aĝaj aneksistoj ne konas la anglan, ili volas ke iliaj infanoj lernu ĝin. Ilia manko de lingvoscio ne malpliigas ilian aŭtoritaton, sed prefere certamaniere esprimas ĝin.

La konsento inter la kritikantoj de la projekto pri dulingvaj lernejoj ŝajnas esti, ke ja estas avantaĝe kaj necese lerni la anglan, sed ne koste de la regiona lingvo, kaj ne simple por pli bone konkurenci en merkatoj sur la tutmonda nivelo. Laŭ Ed Morales [es], kiu ankaŭ verkas por 80 grados, dulingveco estas bona afero se ĝi estas parto de spaco, kie kultura interŝanĝo senĉese disvolvigas:

Es un bilingüismo que nos informa que el gobierno no tiene el derecho de negar acceso a los procesos legislativos ni pegarnos en la cabeza cuando protestamos. Es una expresión de la negritud, como hablan los reggaetoneros y los pleneros sin aparentemente hablar inglés. Es un bilingüismo que acaba con el puertorriqueño dócil (que en realidad nunca existía), que convierte el vacilón en acción.

Estas dulingveco, kiu informas nin, ke la registaro ne rajtas nei aliron al leĝdonaj procezoj, nek bati nin sur la kapo, kiam ni protestas. Ĝi estas esprimo de la negreco, kiel la regetonaj kaj plenaaj muzikistoj diras, evidente ne parolante angle. Estas dulingveco, kiu forigos la kvietan puertorikanon (kiu, fakte, neniam ekzistas), kiu ŝanĝas la ŝercadon al agado.
La bildo uzata en ĉi tiu artikolo estas posedata de Gage Skidmore, sub la permesilo de Creative Commons Attribution-ShareAlike 2.0 Generic (CC BY SA 2.0). Rigardu la fotaron de Gage Skidmore en Flickr.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.