Kolombio: Paroli hispane estas malfacile, kaj ekzistas kanto pri tio

Brothers Juan Andrés and Nicolás Ospina

Fratoj Juan Andrés kaj Nicolás Ospina

La kanto kaj filmeto Paroli hispane estas malfacile ricevis preskaŭ 1,5 milionojn da spektoj en ses tagoj: la reago estis tiom grandioza, kvankam neatendita, ke la fratoj kaj muzikistoj Juan Andrés kaj Nicolás Ospina devis krei novan retejon por respondi al la intereso kaj petoj pri aliaj kantoj kaj tekstoj.

La kanto spegulas la problemojn, kiujn plejparto de la hispanparolantoj, eĉ denaskaj, havas, kiam ili iras de unu regiono al alia, kie vortoj signifas tute malsamajn aferojn depende de kie oni troviĝas. En la kanto, eksterlandano decidas lerni la hispanan, kaj post tio alfrontas frustriĝon, rimarkante ke ne grave kiom li studas, li malsukcesas kompreni la bazajn aferojn, kiam ajn li iras de unu loko al la alia.

Ekzemple, ĉi tiu parto temas pri la vorto “pana”, kiu signifas specon de ŝtofo, sed estas ankaŭ maniero nomi iun via amiko, kaj la vorto “porro” kiu estas certa kanta ritmo, sed ankaŭ maniero nomi mariĥuanan cigaredon. La tekstoj haveblas en ilia retejo [es]:

En Venezuela compré con mi plata una camisa de pana,
Y mis amigos me decían ‘Ese es mi pana, ese es mi pana!’
Y en Colombia el porro es un ritmo alegre que se canta,
pero todos me miran mal cuando yo digo que me encanta.

En Venezuelo mi aĉetis per mia mono unu pana ĉemizon,
kaj miaj amikoj dirus: “Tio estas mia pana, tiu estas mia pana“.
Kaj en Kolombio la porro estas unu tre ĝoja ritmo kiu estas kantata,
sed ili ĉiuj rigardas min strange, kiam mi diras ke mi amas ĝin.

Plejparto de la kanto estas ludo de vortoj bazita sur la konfuzoj, kiuj stariĝas el vortoj kiuj sonas same, sed signifas malsamajn konceptojn, aŭ vortoj kiuj estas tute malsamaj, sed signifas same, kaj la malsamaj signifoj kiun la sama vorto povas havi:

En Chile polla es una apuesta colectiva, en cambio en España es el pene. Alguna gente en México al pene le dice pitillo, y pitillo en España es un cigarrillo y en Venezuela un cilindro de plástico para tomar las bebidas. El mismo cilindro en Bolivia se conoce como pajita, pero pajita en algunos países significa masturbacioncita, y masturbación en México puede decirse chaqueta, que a la vez es una especie de abrigo en Colombia, país en el que a propósito una gorra con visera es una cachucha, y cachucha en Argentina es una vagina, pero allá a la Vagina también le dicen Concha, y Conchudo en Colombia es alguien descarado o alguien fresco, y un fresco en Cuba es un irrespetuoso! YA ESTOY MAMADO!

En Ĉilio polla estas kolektiva veto, sed en Hispanio ĝi estas la peniso. Kelkaj homoj en Meksiko nomas la penison pitillo, kaj pitillo en Hispanio estas cigaredo kaj en Venezuelo ĝi estas plasta ŝalmo por trinki. La sama ŝalmo en Bolivio estas konata kiel pajita, sed pajita en kelkaj landoj signifas masturbeton, kaj masturbo en Meksiko estas nomata chaqueta, kiu samtempe estas unu speco de mantelo en Kolombio, lando en kiu parenteze, kaskedo estas cachucha, kaj cachucha en Argentino estas vagino, sed ili ankaŭ nomas la vaginon concha, kaj conchudo en Kolombio estas iu, kiu estas trudema aŭ fresco kaj fresco en Kubo estas iu malrespekta! Mi jam furioziĝis!

La video kun tekstoj en la hispana estas en Universala Subtekstaro (Amara Subtitling), por ke homoj unuiĝu kaj aldonu siajn proprajn tradukojn. El la rekantaĵo:

Que difícil es hablar el español,
porque todo lo que dices tiene otra definición.
Que difícil entender el español,
yo ya me doy por vencido “para mi país me voy.”

Estas tre malfacile paroli la hispanan,
ĉar ĉio, kion vi diras, havas alian difinon.
Estas tre malfacile kompreni la hispanan,
Mi rezignas jam, “Mi reiros al mia lando.”

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.