Islando malfeliĉas pro la unua homo mortigita de polico

Police in Reykjavik, Iceland

Polico en Rejkjaviko, Islando. Bildo de Christopher Porter (CC BY-NC-ND 2.0)

Tiu artikolo estas verkita de Traci Tong kaj origine aperis en PRI.org la 3-an de decembro 2013. Ni republikigas ĝin laŭ interkonsento pri interŝanĝo de tekstoj. 

Senprecedenca afero okazis en Islando — la polico mortigis homon.

“La tuta nacio estis en ŝoko, ĉar tia afero ne ofte okazas en nia lando,” diris Thora Arnorsdottir, ĵurnalisto de RUV, la nacia radia kaj televida kompanio en Islando.

Ŝi parolis pri 59-jara viro, kiun estis mortigita de la policio lastlunde. La viro tuj ekpafis kontraŭ la policistoj kiam ili eniris lian domon. Li havis historion de mensa malsano.

Tio okazis la unuan fojon, post kiam Islando fariĝis sendependa respubliko en 1944. Fakte, la islanda polico eĉ ne portas armilojn. Perfortaj krimoj malofte okazas en tiu lando.

“La nacio ne volas ke la policistoj portu armilojn, ĉar tio estas danĝera kaj minaca”, diris Arnorsdottir. “Tio estas parto de nia kulturo. Oni uzas armilojn por ĉasi sporte, sed cetere vi neniam vidas armilojn.”

Fakte, islandanoj ne estas kontraŭ pafiloj. Rilate la kvanton de armiloj kompare kun la loĝantaro, Islando estas en la 15-a loko en la mondo. Tamen, la nuna incidento estis tiel malofta, ke la najbaroj de la mortigita viro komparis la scenon al usona filmo.

La islanda ofico pri sekureco diris ke la policistoj, kiu ĉeestis, ricevos psikologian konsiladon. La ofico jam pardonpetis al la familio de la mortigita viro — tamen ne pro tio kio la polico ion misfaris.

“Mi opinias, ke tio estas signo de respekto,” Arnorsdottir diras, “ĉar neniu volas preni la vivon de alia homo.”

Ankoraŭ estas multe da neresponditaj demandoj. Ekzemple, kial la policistoj ne provis intertrakti kun la viro antaŭ ol ili eniris la konstruaĵon?

“Oni ŝatas loĝi en tiu lando, ĉar vi povas eniri la parlamenton, kaj ili nur petos ke vi malŝaltu vian poŝtelefonon por ke vi ne ĝenu la leĝfaristojn dum ili babilas. La ĉefministro kaj la prezidento ne havas armitajn gardistojn. Tio estas unu el la plej bonaj elementoj de la vivo en paca socio. Kaj ni ne volas ŝanĝi tion. “

2 komentoj

Nuligi la respondon

Partopreni en la konversacio -> Joao batista

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.