Ĉinio: Portreti figurojn de kulturaj kaj etnaj stereotipoj

Zhang Xu [ĝang ŝju] (Nick en la Domo), komika filmet-blogisto el Nordorienta Ĉinio, ĵus kompilis filmeton por montri diversajn kulturajn kaj etnajn stereotipojn el specife ĉina vidpunkto.

Plejparte en la angla kun ĉinaj subtekstoj, la filmeto de Zhang kunmiksas malsamajn akcentojn, referencojn al populara kulturo, kaj dramecan fonan muzikon, kiam li kreas karikaturan bildon, respektive, de persono el Japanio, Koreio, Barato, Britio, Francio, Italio, Usono, Rusio kaj Ĉinio, kiu klopodas prezenti sian propran kulturon aŭ landon al alilandano.

Ĉu ofende? En nuraj kvar tagoj, la filmeto de Nick ricevis pli ol 17 000 komentojn kaj 500 000 spektojn.

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.