Kiel estas kreski en la Maldivoj?

Ĵurnalisto kaj blogisto Hilath Rasheed [angle] kundividas siajn pensojn de maldivano en Fejsbuko pri “Kiel estas kreski en Maleo, la Maldivoj”:

De Ibrahim Lirar [angle]:

La plej honesta respondo, kiun mi povas doni nun, estas ke “tio estas timiga kaj limiga”. Informoj estis tre rigore reguligataj ĝis lastatempe. Tre malmultaj el ni kreskis vere kredante ke ni povas esti tio, kion ni volis en la mondo kaj ke revo, kiun ni havis, povas realiĝi.

Ne, ni estis limigitaj, malkuraĝigitaj kaj premitaj; niaj socio kaj familio diris al ni, kiel vivi nian vivon, ĝis kiu grado kaj diktis, kion ni atingos en nia vivo. Niaj infanaĝaj revoj kaj ambicioj estis tute frakasitaj ĝis ni iĝis plenkreskaj. Ni vivis en fermita skatolo, ĉiuj niaj pensoj kaj la tuto de estaĵoj estis enfermitaj en tiu skatolo.

Jen kiel estas por infanoj ĝis mia generacio kreski en la Maldivoj.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.