- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Bangladeŝo: 37 milionoj da lernantoj komencas la novan jaron kun senpagaj lernolibroj

Kategorioj: Suda Azio, Bangladeŝo, Bona novaĵo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Edukado, Homaj rajtoj, Junuloj, Regado
Lernanto montras anglalingvan lernolibron dum la "Tago de lernolibro" organizita de la ministrejo pri edukado. Bildo de Firoz Ahmed. Kopirajto Demotix (2/1/2014) [1]

Lernanto montras anglalingvan lernolibron dum la “Tago de Lernolibro” organizita de la ministerio pri edukado. Bildo de Firoz Ahmed. Kopirajto Demotix (2/1/2014)

Pli ol 37 milionoj da bengalaj lernantoj ricevis ĉirkaŭ 300 milionoj da lernolibroj okaze de la “Festivala tago de lernolibro” la 2-an de januaro 2014. Tio starigis la novan mondan rekordon pri disdono de senpagaj lernolibroj [2] [angle], laŭ Nurul Islam Nahid, ministro pri edukado.

Kontraŭbatali la analfabetecon estas unu el la ĉefaj celoj de ĉi-jara festivalo, kiu okazas ekde 2011. Laŭ Unesko [3] [angle], ĉirkaŭ 80% de la junuloj scipovas legi en Bangladeŝo.

En la lastaj jaroj Bangladeŝo faris grandan progreson [4] [bengale] en sia edukada sektoro. Preskaŭ 100% de la infanoj estas enskribitaj en bazlernejoj. Egaleco inter knaboj kaj knabinoj estas observata kaj ĉiuj lernantoj ricevas senpagajn lernolibrojn. En 1991 la procento de enskriboj estis nur 61%. En 2011 la procento altiĝis al 98,2% kaj en 2012 al 99,47%. La proporcio de knabinoj enskribitaj en bazlernejoj kreskis de 32% al 51% kaj en mezlernejoj de 18% al 54% de la tuta lernantaro.

En 2014 la registaro disdonis 299 675 938 lernolibrojn al 37 336 672 lernantoj el bazlernejoj, mezlernejoj kaj metilernejoj. Oni povas ankaŭ elŝuti la novajn lernolibrojn rete en la registara paĝo de retlibroj [5] [bengale] kaj en la paĝoj de la Nacia Fako pri Instruplano kaj Lernolibro (NCTB) [6] [angle kaj bengale].

La blogisto kaj instruisto Masum Billah [7] [angle] priskribis en la retpaĝo Artikoloj pri Edukado en Bangladeŝo [8] [angle] alian avantaĝon de la senpagaj lernolibroj:

Free book distribution for all the primary students emerges as a great contributing factor to reducing drop out.

La disdono de senpagaj libroj al ĉiuj bazlernejanoj faros grandan kontribuon por redukti elfalintojn el la lernejoj.

Diversaj amaskomunikiloj publikigis fotojn de la infanoj kun feliĉaj vizaĝoj kiam ili ricevis siajn lernolibrojn.

La filmisto Rowshan Ara Nipa [9] [bengale] kundividis sian rememoron pri la lernejaj jaroj, kiam lernantoj bezonis kelkajn monatojn por ricevi novajn lernolibrojn:

গত ৫ বছর ধরে জানুয়ারীর ১ তাং এলেই সব বিদ্যালয় গুলিতে এক অসাধারন আনন্দ উৎসব আমাকে সুখকর এক ঈর্ষায় ফেলে দেয় , আহ্হারে আমি যদি ওদের বয়সী হতাম তবে তো আমিও আজ এই আনন্দের ভাগীধার হতাম! তবে আনন্দ যে একেবারে হয়না তা ঠিক নয়, বছরের শুরুর এই দিনে এক সাথে এত কচি কাচার হাসি মুখ এর চেয়ে বড় কোন শুভেচ্ছা আর আছে কি?

খুব মনে আছে এই তো ৫ বছর আগেই কোন ছাত্র-ছাত্রী নতুন বই কবে পাবে তার কোন ঠিক ঠাক সময় ছিলনা, বছরের ৩ মাস পেরিয়ে গেলেও নতন বই এর দেখা পাওয়া বড় সৌভাগ্য বলে গন্য হোত অথবা ২/১ টা নতুন বই আর পুরোনো বই মিলে একটা সেট বানানোর প্রান পন চেষ্টা করা হোত । আমার মা- বাবা দুজনেই প্রাথমিক বিদ্যালয়ের শিক্ষক ছিলেন। নতুন বই তো দুরের কথা ফেব্রুয়ারী-মার্চ পর্যন্ত কোন বই ছাত্রদের হাতে নাই এ নিয়ে দুশ্চিন্তার অন্ত ছিলনা…

La 1-a de januaro estis tre speciala tago, kiu igis min feliĉe enviema; se mi estus unu el ili, mi festus kun ili. Sed mi tre ŝatas vidi tiujn feliĉajn vizaĝon de la infanoj.

Mi memoras ke antaŭ nuraj kvin jaroj ni neniam sciis kiam la lernantoj ricevos siajn librojn. Se ili ricevis unu aŭ du librojn el la kompleto en la unuaj tri monatoj, ili estis tre bonŝancaj. Miaj gepatroj estis instruistoj de bazlernejo. Ili ĉiam maltrankviliĝis pri tio, kiel ili povos instrui sen libroj ĝis februaro aŭ marto?

Sandipan Basu [10] [bengale] mokis pri tio:

এখনকার পোলাপাইনগুলা অভাগা। আমাদের কালে আমরা বই না পাওয়ার অজুহাতে পুরা জানুয়ারি স্কুলে যাইতাম না। আর পোলাপাইনে এখন বছরের প্রথমদিনই বই পাইয়া যায়। ক্যামনে কি !!

Nunaj lernantoj ne estas bonŝancaj. Ni kutimis havi feriojn dum la tuta januaro, ĉar ni ne havis novajn lernolibrojn antaŭ februaro. Nun ili havas novajn librojn en la komenco de la jaro. Kiel tio eblas?

Students rise up textbooks during the "Textbook Festival Day" program organized by Education Ministry at capital's Government Laboratory School. Image by Firoz Ahmed. Copyright Demotix (2/1/2014) [11]

Lernantoj festas la Tagon de Lernolibro en la ĉefurbo de Bangladeŝo. Bildo de Firoz Ahmed. Kopirajto Demotix (2/1/2014)

Bangladeŝo progresas malgraŭ siaj problemoj. La disdono de lernolibroj en la dua tago de la jaro estas bona ekzemplo. La blogisto Arif Jebtik [12] [bengale] skribis:

যাঁরা ভাবে বাংলাদেশ এগুচ্ছে না, তাঁরা আমাদের বাংলাদেশ দেখেনি। আমি জানি এই দেশ কীভাবে কতটুকু আগাচ্ছে। [..]

আজ বই হাতে পাওয়া প্রিয় প্রজন্ম, তোমরা সুখে থাকো। তোমাদের যখন পিছু ফিরে দেখার সুযোগ হবে, সেই বয়েসে তোমরা যে বাংলাদেশে দাঁড়িয়ে থাকবে, সেই সুন্দর বাংলাদেশের কথা ভেবে আমি মাঝে মাঝেই তোমাদের ঈর্ষা করি…

Tiuj, kiuj pensas ke Bangladeŝo ne progresas, nenion scias pri tio. Mi scias kiel kreskas nia lando. [..]

Vi ĝoju, ke la nova generacio ricevas novajn librojn ĝustatempe. Iutage, kiam vi retrorigardos ĉi tiun momenton, kiel mi faras nun, vi pensos, ke vi loĝis en tiu progresanta Bangladeŝo, kaj mi tre envias tion.

Politika perforto okazas ĉie kaj ĉiutage en la vivo de multaj bangladeŝanoj inkluzive infanojn. La liberecbatalanto kaj aktivulo Akku Chowdhury [13] [angle] skribis:

this is the kind of Bangladesh we would like to see…Children happy with new books seeking knowledge….not Children with gun powder learning to make human BBQ….we want violent free democratic and peaceful nation moving forward with the spirit of liberation war….we want leaders ready to walk the talk…leaders who lead by example….we want politicians who considers power as a public service but not self service to become wealthier….joi manush

Tio estas Bangladeŝo, kiun ni volas vidi… Feliĉaj infanoj kun novaj libroj, serĉantaj scion… ne infanoj kun armiloj, lernantaj kiel mortigi homojn. Ni deziras, ke nia lando estu senperforta, demokratia kaj paca, kaj ke ĝi marŝu al progreso, batalante por la libereco. Ni deziras, ke niaj gvidantoj estu pretaj eklabori, kaj gvidu per sia propra ekzemplo… ni deziras, ke la politikistoj rigardu la potencon kiel publikan servon, sed ne kiel propran servon por sin riĉigi… joi manush (vivu la homaro!)

 

Reviziita de Vastalto