- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

La plej granda urbo de Kazaĥio kaŝas sian “belan” flankon antaŭ fotiloj

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Kazaĥio, Civitanaj komunikiloj, Fotografio, Vojaĝo

Alte taksata rusia blogisto Ilja Varlamov prezentas [1][ruse] fotoraporton pri sia lasta vojaĝo al Almato [2], kiu estis ĉefurbo de Kazaĥio ĝis 1997. Tio, kion la blogisto trovis plej surpriza pri la urbo, estas, ke policistoj ne permesas al iu ajn “foti ion bonan, belan kaj novan” en Almato. Tial scivolaj vojaĝantoj estas limigitaj je fotado de bildoj de la “pli malbela” flanko de la plej granda urbo de Kazaĥio.

almaty [1]

Virino vendas fungojn ĉe bazaro en Almato. Bildo de Ilja Varlamov, uzata kun permeso.

 

Reviziita de Vastalto