- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Belizo, Sankta Vincento: Garifuna kulturo

Kategorioj: Karibio, Belizo, Sankta Vincento kaj Grenadinoj, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Disvolvado, Etno kaj raso, Historio, Indiĝenoj, Politiko

… la garifuna lingvo, kiu integras la lingvojn de aravakoj [1] kaj kariboj [2], kaj kiu estis deklarita ‘ĉefverko de la parola nemateria heredaĵo de la homaro’ fare de Unesko en 2001, estas severe minacata. Ĝi posedas formojn kaj strukturojn uzatajn nur de la viroj, kaj estas la unusola postvivanto de la insulaj lingvoj devenintaj de la aravaka.

En la Los Angeles Review of Books, Robin Llewellyn recenzas studon pri la garifunoj (nigraj kariboj) [3] [angle] de profesoro Joseph Palacio.

 

Reviziita de Vastalto