See all those languages up there? We translate Global Voices stories to make the world's citizen media available to everyone.

Orienta Timoro: Konstrui unu landon el multaj lingvoj

Ĉi tiu artikolo estas parto de nia speciala temo Lingvoj kaj la Interreto.

En Novembro 28, 1975, Orienta Timoro unuflanke proklamis sian sendependecon, post preskaŭ kvar jarcentoj de portugala koloniigo. La deklaro estis legita en la portugala, sed nur kelkajn tagojn poste Indonezio invadis la landon, kaj la uzo de tiu sama lingvo estis malpermesita dum la dudek kvar jaroj, kiujn la okupacio daŭris (1975-1999).

Kiam Orienta Timoro iĝis sendependa lando en 2002, kaj la tetuma kaj la portugala lingvoj estis elektitaj kiel oficialaj por la novnaskita lando. Tamen, la nombro de naciaj lingvoj estas ĝis 16, kaj dekoj da aliaj dialektoj estas uzataj ĉiutage de la timoraj civitanoj.

Idiomo(j) de Identeco

Hau nia lian, hau nia rain (My language my homeland). Photo by Sapo Noticias Timor Leste (public domain).

Hau nia lian, hau nia rain (Mia lingvo, mia hejmlando). Bildo de Sapo Noticias Timor Leste (publika havaĵo).

En la praktiko, la tetuma, la pontolingvo de Orienta Timoro, estas la plej vaste parolata tra la tuta teritorio. Aliflanke, “La portugala ne estas la lingvo de unueco, sed ĝi estas la lingvo de identeco”, diris Mari Alkatiri, la estro de Fretilin (la opozicia partio), en artikolo [pt] de 2007 al la Portugala ĵurnalisto Paulo Moura. La teksto estis republikigita en la blogo Ciberdúvidas da Língua Portuguesa (Ciberduboj el la portugala).

Moura plu klarigas, kial post la sendependiĝo restas “grandega plejmulto de la loĝantaro”, kiu ne parolas la portugalan:

Aprendeu bahasa Indonésia e inglês como segunda língua e fala tétum em casa, além de alguma outra língua timorense, como o fataluco ou o baiqueno. É a chamada geração “Tim-Tim”, do nome Timor-Timur, que os indonésios davam à sua 27.ª província. Muitos estudaram na Indonésia ou na Austrália, e é difícil explicar-lhes, hoje, a importância do português. Pior ainda, como vêem que as elites políticas, privilegiadas, falam português, e como lhes é vedado o acesso aos empregos na administração pública, por não falarem a língua agora oficial, estes jovens criaram alguma hostilidade em relação a Portugal e à língua portuguesa.

Ili lernis la indonezian kaj anglan kiel duajn lingvojn, kaj ili parolas la tetuman hejme, krom iu alia timora lingvo, kiel fataluku aŭ baikeno. Ĝi estas la tiel nomata generacio de “Tim-Tim”, de la nomo “Timor-Timur”, kiel indonezianoj nomis sian 27an provincon. Multaj studis en Indonezio aŭ en Aŭstralio, kaj estas malfacile klarigi al ili, nuntempe, la gravecon de la portugala. Eĉ pli malbone, kiam ili vidas, ke la privilegiitaj politikaj elitoj parolas la portugalan, kaj ilia propra aliro al laboro en la publika administrado estas barita, ĉar ili ne parolas la nunan oficialan lingvon, ĉe tiuj gejunuloj aperis ia malamikeco al Portugalio kaj la portugala lingvo.

La raporto de Monda Banko de la jaro 2011 pri la progreso de la lando dum la lasta jardeko ilustras, ke “la portugala estas parolata de nur 5 procento de la loĝantaro” kaj aldonas ke “de 2009, pli ol 70 procentoj de studentoj, kiuj estis ekzamenitaj en la fino de la unua lernojaro, ne povis legi eĉ unu vorton el simpla teksto en la portugala. Ĉi tio estas malagrabla rezulto post 10 jaroj da klopodoj (…). grandega kvanto de la loĝantaro eble estas funkcie analfabetoj. “

Enreta dokumentado de lingvoj

Laŭ la Atlaso de la Mondaj Lingvoj en Danĝero de Unesko , estas ses Timoraj lingvoj minacataj de formorto.

Languages of East Timor. Map from the website Fataluku Language Project.

Lingvoj de Orienta Timor. Mapo de la retejo de Fataluku Language Project (Lingva Projekto de Fataluku).

En la skizo provizita, adabeo (de la insulo de Atauro), habuo (el la distrikto de Manatuto), kaj kairiu-midikio kaj nauetio (el la distrikto de Viqueque ), estas konsiderata vundeblaj, ĉar “plej multaj infanoj de la areoj parolas la lingvon, sed ĝi povas esti limigita al certaj medioj”, kiel hejmo kaj tradicia vivo.

Je unu nivelo pli alte estas waima'ao, konsiderata krize endanĝerigita – “infanoj ne plu lernas la lingvon kiel gepatran lingvo en la hejmo”. En la nordorienta pinto de la insulo, la maku'aa lingvo, kiun laŭ la Atlaso havis nur 50 parolantojn en 1981, estas krize endanĝerigita, kaj eble eĉ jam formortis. Estis nur unu libreto iam eldonita en tiu ĉi lingvo.

Kelkaj el la lingvoj de Orienta Timoro tamen estas farantaj sian vojon en novaj komunikiloj kaj retaj platformoj, kiuj povas subteni ilian pluvivon.

Tia estas la kazo de fataluku, papua lingvo parolata de 35.000 homoj en la plej orienta distrikto de Timoro, kiu estas sufiĉe bone dokumentita en la retejo de Projekto de fatalukua lingvo kaj fatalukua komunumo. Grupo de junaj artistoj el la regiono de Lospaloso uzas ĝin en siaj muzikaj kaj spektaklaj verkoj:

Esplorprojekto por lingva dokumentaro de la Universitato de Havajo donis subtenon al pluraj timoraj lingvoj kun la helpo de interŝanĝaj studentoj. Temas ekzemple pri la osoroa kaj fatumaka dialektoj de makasae - la “ĉefa lingvo en la orienta parto de Timoro-Leste” – kaj ankaŭ waima ‘a, fataluku, mambae kaj tokodede. La lasta estas foje uzata de la portugala lingvisto kaj tradukisto João Paulo Esperança sur lia blogo Hanoin Oin-oin (Diversaj pensoj) [tet].

An East Timorese girl speaking (from clockwise) Bunak, Tetum, Fataluku and Portuguese. Translation: "In Bunak/Tetum/Fataluku/Portuguese, we say: I am in Dili. I have some money. I do not have any money." Image by Joao Paulo Esperança (public domain).

Unu Orienta Timora knabino parolas (horloĝdirekte) Bunak, Tetuma, Fataluku kaj Portugala. Traduko: “En Bunak / Tetuma / Fataluku / Portugala, ni diras: Mi estas en Dili. Mi havas iom da mono. Mi ne havas monon.” Bildo de Joao Paulo Esperança (publika havaĵo).

Alia blogisto en sub-reprezentitaj lingvoj estas Abe Barreto Soares, kiu estis intervjuita por Tutmondaj Voĉoj en 2009, kaj kiu krom skribi en la angla, la tetuma, kaj la indonezia, ankaŭ konservis poezian blogon en la galolea lingvo el la distrikto de Manatuto nomata Limusan.

Iom pli sude, en la lingvo idaté, aperis la blogo de Ildefonso Pereira. Ankaŭ Facebook estas uzata por komunikado en timoraj lingvoj, kiel ekzemple tiu ĉi grupo en naueti.

Pasintjare propono estis farita por uzi gepatran lingvon unue en la nacia edukada programo, kiel ĉi tiu mallonga filmo titolita Lian Inan (Gepatra Lingvo) [tet] atentigas, reliefigante “la gravecon de unua lingvo de infano por helpi ilin lerni legi kaj skribi, por respekti la kulturon de iliaj gepatroj kaj komunumoj, kaj pli rapide flue lerni la oficialajn lingvojn de Timoro-Leste “:

Leviĝantaj Voĉoj – projekto de Tutmondaj Voĉoj – gastigas interretan dialogon nomatan “Uzi Civitanajn Komunikilojn por Promocii Sub-Reprezentatajn Lingvojn” kune kun la Nova Taktiko kaj Indiĝenaj Pepetoj. Ĉiuj praktikistoj de Orienta Timoro, kiuj aventuras en la mondon de civitanaj komunikiloj por antaŭenigi retan komunikadon uzante sub-reprezentitajn lingvojn, estas bonvenaj kunhavigi siajn strategiojn, sukcesojn kaj defiojn en la reta forumo.

Ĉi tiu artikolo estas parto de nia speciala temo Lingvoj kaj la Interreto.

Komenci konversacion

Aŭtoroj, Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bv. respekti al la aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.