La brazilibananoj – aŭ brazilanoj en Libano

La historio de libana elmigrado al Brazilo estas longa. Oni diras, ke libanaj kristanoj komencis elmigri al Brazilo en la fino de la deknaŭa kaj komenco de la dudeka jarcentoj, dum Libano ankoraŭ estis parto de la Otomana imperio. Tamen, eĉ post kiam la otomanoj estis venkitaj en la Unua Mondmilito, la ondoj de libanaj elmigrintoj ne ĉesis. Kontraŭe, la nombro altiĝis pro la eventoj kiuj okazis en la regiono: la starigo de la franca protektorato, la kreo de la ŝtato Israelo, kaj la interna milito kiu daŭris de 1975 ĝis 1990, kaj kaŭzis al ondon de migrado de libanaj islamanoj. En Brazilo tiuj libanaj enmigrintoj — konataj kiel “turkoj” — laboris kiel kolportistoj, komercante pri fabrikitaj produktoj kiel vestoj kaj juveloj en grandaj brazilaj urboj. Poste, multaj el ili malfermis proprajn vendejojn en komercaj centroj kiel la stratoj Vinte e Cinco de Março kaj Oriente en la urbocentro de San-Paŭlo, ŝanĝante la urban pejzaĝon de la ĉefurbo kaj ankaŭ la manieron de komercado.

&quotAnd I'm here in this dungeon where I see the Bosporus (...), where I feel the smell of very tasty kibes warming the people's soul in any street street of a country that has more descendants of Lebanese than Lebanon.&quot Photo: William droops on Flickr (CC BY-NC-SA 2.0)

“Kaj mi estas ĉi tie en ĉi karcero kie mi vidas la Bosporon…kie mi sentas la odoron de tre bongusta kibbeh varmiganta la animon de popolo en ajna strato de lando, kiu havas pli da posteuloj de Libano ol Libano mem.” Bildo: William Droops en Flickr (CC BY-NC-SA 2.0)

Kiel kutime okazas en tiaj kazoj, komence la libananoj restis aparte de la brazila socio: ili parolis sian lingvon (la araban, sed en multaj kazoj ankaŭ la francan), manĝis sian propran manĝaĵon, edukis siajn infanojn en sia propra maniero. Tamen, ne daŭris longe por ili adapti sian kulturon al la lando, kie ili ekloĝis, kaj baldaŭ ili lernis la portugalan, adaptis siajn receptojn por la ingrediencoj kiuj troveblis surloke, geedziĝis kun brazilanoj de maljuna libana deveno, sed ankaŭ el aliaj komunumoj kiel la portugala kaj la hispana. Ĉiuokaze, ĉio iris ĝian naturan vojon, iliaj posteuloj plene integriĝis en la lando kie ili naskiĝis. La ekonomia krizo kiun Brazilo suferis en la jaroj de 1980 ĝis 1990 rekte influas ĉi tiujn familiojn, dependajn de la enspezo de komercado. Multaj elektis reiri al Libano kaj rekonstrui siajn vivojn en la maljuna patrujo. Kompreneble ili ne plu estis la samaj, ĉar iliaj infanoj estis denaskaj brazilanoj, kiuj ne parolas aliajn lingvojn krom la portugala. Tiu grupo estas nomata “brazilibananoj”, kiel Roberto Khatlab diras en la blogo de la Konsilantaro de Brazilaj Civitanoj en la Mondo:

[Trata-se de] um neologismo com o qual eu identifico os cidadãos binacionais líbano-brasileiros no Líbano – conta com cerca de 10 mil pessoas (sem incluir aqueles que retornaram ao Brasil sem ter obtido a nacionalidade). Em 1954, o banqueiro Jean Abou-Jaoudé funda, em Beirute, a Associação da Amizade Brasil-Líbano, que está em atividade até hoje. Os “brasilibaneses” estão presentes em todo o território libanês, do Norte (Dar Beechtar…) ao Sul (Kabrikha…), mas principalmente no Bekaa, onde existem aldeias inteiras – como Sultan Yaacoub, Kamed-Lawz e Ghazzé – com 90% de “brasilibaneses” que falam fluentemente o português e perpetuam os costumes brasileiros (gastronomia, música, arquitetura, agricultura…).

[Tio estas] neologismo, per kiu mi nomas la dunaciajn liban-brazilajn civitanojn en Libano — grupo kiu inkluzivas ĉirkaŭ 10 000 homojn (ne kalkulante tiujn, kiuj revenis al Brazilo ne ricevinte civitanecon). En 1954, la bankisto Jean Abou-Jaoude, bazita en Bejruto, fondis la Asocion de Brazila-Libana Amikeco, kiu daŭre funkcias. La “brazilibananoj” ĉeestas ĉie en Libano, en la nordo (Dar Beechtar) kaj sudo (Kabrikha), sed ĉefe en Bekaa, kie estas tutaj vilaĝoj — kiel Sultan Yaacoub, Kamed-Lawz kaj Ghazzé — kun 90% da “brazilibananoj”, kiuj parolas la portugalan flue kaj retenas la brazilajn kutimojn (manĝaĵo, muziko, arkitekturo, terkulturo).

Tre interesa fenomeno okazis en Bekaa: en tiu regiono estas vilaĝoj, kiel Sultan Yakub, kie la unua lingvo estas nek la araba, nek la franca, sed la portugala. En sia blogo la ĵurnalisto Gustavo Chakra priparolas [pt] la temon kun iom da surprizo.

Quem viaja para Sultan Yakoub é alertado que, uma vez na cidade, pode pedir informações em português que qualquer pessoa responde na hora. Afinal, nesta pequena vila em uma colina isolada no meio do vale do Beqaa, quase todos os mil habitantes moraram ou ainda têm um parente próximo que vive no Brasil. A reportagem fez o teste e, realmente, o primeiro pedestre abordado falava português. Era Hussein El Jaroush. Nascido no Líbano, ele foi há duas décadas para o Brasil, onde viveu por 13 anos. Passou por Salvador, Rio de Janeiro, Recife, Maceió e, como muitos conterrâneos, terminou em Santo André. Na cidade do ABC paulista, existe até uma espécie de clube, chamado “Chácara Sultan Yakoub”, onde os originários desta vila do Líbano se reúnem nos fins de semana para jogar futebol e fazer churrasco.

Vojaĝantoj al Sultan Yakoub sciu, ke en la vilaĝo ili povas peti informojn en la portugala, ĉar iu respondos tuj. Efektive, en ĉi tiu malgranda vilaĝo en izolita monteto en la mezo de la valo Bekaa, preskaŭ ĉiuj loĝantoj iam loĝis en Brazilo aŭ ankoraŭ havas proksiman parencon tie. Ĉi tiu raportisto faris provon, kaj, efektive, la unua piediranto kiu proksimiĝis vere parolis la portugalan. Tio estis Hussein El Jaroush. Li naskiĝis en Libano, antaŭ du jardekoj veturis al Brazilo, kie li loĝis dum 13 jaroj. Li pasis tra Salvadoro, Rio-de-Ĵanejro, Recifo, Maceió kaj, kiel multaj el liaj samlandanoj, finis en Sankta André. En tiu urbeto en la ĉirkaŭaĵo de San-Paŭlo, ekzistas eĉ ia klubo nomita Farmstead Sultan Yakoub, kie homoj el tiu vilaĝo en Libano kolektiĝas semajnfine por ludi futbalon kaj kradrosti.
A bit of Brazil in Sultan Yakoub. Photo: Renata Malkes (used with permission).

Iom da Brazilo en Sultan Yakoub. Bildo: Renata Malkes (uzita kun permeso).

Gustavo Chacra citas alian “brazilibananon”, Jamal, 39-jaran, al kiu la novaj tempoj trudas novajn defiojn, kiel la konservado de la portugala inter la junaj generacioj, speciale tiuj naskitaj jam en Libano:

O importante para Jamal é manter a ligação com o Brasil pela língua. Especialmente por causa do seu filho. Ele diz que sempre fala em português com o menino, apesar de muitas vezes receber a resposta em árabe.

Por Jamal, la plej grava estas konservi ligojn kun Brazilo tra la portugala lingvo, precipe pro lia filo. Li diras ke li kutime parolas portugale kun la knabo, kvankam ofte ricevas la respondon en la araba.

Por certigi la vivtenadon de la portugala inter brazilibanaj familioj, inter aliaj elementoj de la brazila kulturo, la brazila registaro establis [pt] Brazilo-Libanan Kulturan Centron en Bejruto en aprilo 2011. En merkredoj la centro “montras senpagajn filmojn por la loĝantoj de Bejruto, precipe brazilanoj kaj iliaj posteuloj”.

Capoeira in Beirut, the Lebanese group that founded the school

Kapoeiro en Bejruto, Libana grupo, kiu fondis la lernejon.

La blogo de “Excessivamente Humano” provizas [pt] pli da detaloj:

“É uma antiga reivindicação dos libaneses, de forma geral, e da comunidade de origem brasileira no Líbano, de modo especial”, explica Roberto Medeiros, ministro-conselheiro e chefe do setor cultural da embaixada brasileira, sobre a iniciativa de fundação do centro. “Em encontros sociais ou culturais com os membros da embaixada em Beirute, os libaneses sempre solicitavam que o governo brasileiro criasse uma instituição com a função específica de divulgar a língua portuguesa e a cultura brasileira”, completa.

“Tio estis longtempa peto de la libananoj ĝenerale, kaj la komunumo de brazila origino en Libano aparte,” diris Roberto Medeiros, ministro-konsilanto kaj estro de la kultura sekcio de la brazila ambasadejo, pri la iniciato por fondi la centron. “En sociaj aŭ kulturaj renkontiĝoj kun membroj de la ambasadejo en Bejruto, la libananoj kutime petis ke la brazila registaro kreu institucion kun specifa funkcio por disvastigi la portugalan lingvon kaj brazilan kulturon,” li aldonis.

Tiu ĉi peto estis farita dum multaj jaroj, sed dum jardekoj estis kaptita en la burokrata reto de Brazilio. Cetere, kvankam la iniciato de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Brazilo estas laŭdinda, ĝi estas ankoraŭ tre distanca de la ĉefa publiko, por kiu la centro estis kreita. Brazilanoj kiel Jamal ne povas ĉeesti ĝin, ĉar ili loĝas en la Bekaa Valo, kie plej multaj brazilanoj estas koncentritaj. La sekva paŝo estus porti instruistojn de la portugala al tiu regiono kaj ankaŭ kuraĝigi kaj apogi brazilajn kulturajn asociojn kaj aliajn kulturajn centrojn dediĉitajn, ekzemple, al Latinameriko, kiel la Latinamerikaj Studoj kaj Kulturo-Centro ĉe la Universitato de Kaslik kaj la Projekto de Alecrim Internacia en Libano, institucio komisiita al la vivtenado de la kultura identeco de brazilaj infanoj, kiuj loĝas eksterlande. La tempo estas oportuna por ke Brazilo plenumu la longtempan peton de brazilanoj en Libano, sed ankaŭ por engaĝi ilin kiel perantojn en la komerco inter la du landoj.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.