- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Uzbekio: Fotoj, kiujn uzbekaj aŭtoritatoj ne volas vidigi al vi

Kategorioj: Centra Azio kaj Kaŭkazio, Uzbekio, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Fotografio, Parollibereco

EurasiaNet.org prezentas “Dudek fotoj, kiujn Uzbekio ne volas vidigi al vi [1]” [angle], kolekton de nigra-blankaj bildoj de fotoĵurnalisto Timur Karpov. La fotoj estis forigitaj [2] [ruse] el grupa ekspozicio en Taŝkenta Domo de Fotografio du horojn antaŭ la malfermo de la ekspozicio en la 25a de januaro, ŝajne ĉar ili estis konsiderataj kiel “subfosado” al nacia fiero. Alia fotisto, kies bildoj estis konsiderataj kiel “ofendaj” fare de la organizantoj de la ekspozicio, estas Svetlana Ten. Ŝiajn fotojn oni povas vidi ĉi tie [3].

Karpov estas unu el la ok aktivuloj, kiuj estis arestitaj [4]de uzbeka polico en la 29a de januaro, post senpermesa kunveno por subteni protestantojn en Ukrainio. Karpov estis ordonita [5]de juĝejo pagi ĉirkaŭ 1 000 usonajn dolarojn da punmono kaj nun estas liberigita.

 

Reviziita de Vastalto