Ukrainio: Starbucks, merkatado per sociaj komunikiloj kaj “lingva problemo”

En oktobro 2011, falsa retpaĝo de Starbucks Ukraina en Fejsbuko kaŭzis skandalon en la ukraina interreto. La administrantoj de la rapide populariĝanta paĝo, kie Starbucks [angle], internacia ĉeno de kafejoj, kvazaŭ anoncis sian baldaŭan eniron en la ukrainan merkaton, poste afiŝis noton, kiu ŝajnis ofenda al multaj ukrainaj retuzantoj.

Watcher.com.ua prezentis kopion [ruse] de la noto:

Karaj amantoj de Starbucks Ukraina!

La paĝo estos administrata en la rusa, simple ĉar la plimulto de niaj abonantoj estas parolantoj de la rusa.
Neniel ni intencas ofendi la ukrainparolantajn amantojn de la marko aŭ provoki konflikton. Vi povas afiŝi ĉe la muro en [ajna lingvo], eĉ en la svahila. Starbucks estas internacia kompanio – ni komprenas ĉiujn lingvojn.
Havu belan tagon!

La paĝo kolektis centojn da negativaj komentoj kaj protestoj de koleriĝintaj fejsbukaj uzantoj.

Jen estas unu tia protesto [angle] de televida prezentisto Oleksandr Zinchenko:

Kara Sinjoro/Sinjorino,
Mia protesto rilatas al la ukraina oficejo (mi ne scias, ĉu ĝi estas aparta oficejo aŭ kombinita kun la rusia oficejo). La paĝo de Starbucks Ukraina en Fejsbuko ([www.facebook.com]) afiŝis ĉiujn informojn en la rusa lingvo kun sinpravigo, ke ukraina popolo tute komprenas ĝin kaj ne bezonas tradukon en oficialan ukrainan lingvon. Ankaŭ malestima komento tiaspeca: vi povas skribi viajn plendojn eĉ en la svahila, se vi ne volas uzi la rusan – ni ne zorgas.

Ankaŭ aliaj retuzantoj estis malfeliĉaj.

Tvitera uzanto @povnatorba skribis [ukraine]:

Ukrainofobiuloj ĉe Starbucks Ukraina http://povnatorba.com/ukrajinofoby-v-starbucks-ukraine/

Baldaŭ la paĝo estis fermita de Fejsbuko. Usona oficejo de Starbucks konfirmis, ke ĝi estis fakte falsaĵo.

Tamen, laŭ la analizo [ukraine] de Serhij Piŝkovcij ĉe Blogoreader.org.ua [ukraine], ukrainaj entreprenoj kaj alilandaj markoj en Ukrainio ne malofte administras en la rusa siajn kontojn ĉe sociaj retoj. Lia grafikaĵo ilustras [ukraine, ruse kaj angle] la situacion:

Piŝkovcij skribas [ukraine]:

Mi komprenas ke la elekto de entreprenoj povas ne esti (aŭ eĉ certe ne estas) reprezenta – la kompanioj havas malsamajn areon kaj skalon de komercado.

Tamen, ĝi malfermas niajn okulojn al la tiel nomata “lingva problemo”: nur tri kompanioj Sony Ericsson, McDonald's kaj Pepsi administras siajn kontojn ekskluzive en la ukraina. Kurioze, neniu el ili estas establita en Ukrainio.

Piŝkovcij konkludas [ukraine] ke la ruslingvaj kontoj de sociaj retoj por merkatado solaj verŝajne ne ĝenas la ukrainajn retuzantojn. Kompreneble, escepte se la lingvo, en kiu ili estas administrataj, ĉie paradas agreseme.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.