- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Honduro lanĉas retan vortaron de indiĝenaj lingvoj

Kategorioj: Latinameriko, Honduro, Civitanaj komunikiloj, Indiĝenoj, Lingvo

Vortaro de honduraj indiĝenaj lingvoj estis lastatempe eldonita rete  [1][hispane].

Hondura ĵurnalo Tiempo [2] [hispane] eksplikas, ke tiu ĉi vortaro “registras la ekvivalentajn [vortojn] en la hispana, chortí-a, garífuna-a, isleño-a, miskito-a, pech-a, tawahka-a kaj tolupán-a lingvoj, kiuj konsistigas la lingvan heredaĵon de la lando.”

Ekzemple, serĉo por la hispana vorto “pano” = “pan [3]” [hispane], donas la sekvan rezulton:

Pano
Bakita mangaĵo farita el faruno.
Ch. b’or.
G. fein.
I. bread.
M. bred.
P. síra arinayoka.
Ta. wan busna / brit.
To. sen

 

Reviziita de Vastalto