- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kamboĝo: Kial protestoj ne kondukos al “kamboĝa printempo”?

Kategorioj: Orienta Azio, Kamboĝo, Civitanaj komunikiloj, Politiko, Protesto, Regado

Faine Greenwood skribas [1] [angle] pri prelego prezentita ĉe Stanford fare de Ou Virak,  kamboĝa aktivisto pri homaj rajtoj. Demandita pri la kontraŭregistaraj protestoj en Kamboĝo, Ou Virak klarigis, kial ili ne kondukos al ‘politika printempo’:

Mi ne pensas, ke politika printempo okazos en Kamboĝo, nek ke ĝi estas dezirinda… Ni eĉ ne havas vorton por ‘politika printempo’ en la kmera. La plej proksima vorto estas ‘revolucio’, kiu rememorigas al la popolo la Ruĝajn Kmerojn.

Li ankaŭ kritikis, ke la opozicia partio malsukcesis prezenti klaran politikan tagordon:

Mi ne vidis tagordon… La sola afero, kiun mi vidis, estas kiom ni (kamboĝanoj) malamas Hun Sen, kaj kiom ni malamas Vjetnamion. Tio estas formulo por konduki al katastrofo, partopreni en tiom da malamo. Ni tute ne scias, por kio ni batalas.

Reviziita de Vastalto