Filmeto: Lerni novan lingvon per enreta filmeto

Tiu ĉi afiŝo estas parto de nia speciala raporto Lingvoj kaj la Interreto (angle).

La 21-a de februaro estas la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo kaj la temo de tiu ĉi jaro estas lingva diverseco kaj novaj teknologioj. Atentante tion, ni proponas al vi serion da ekzemploj pri tio, kiel oni celebras kaj kundividas siajn gepatrajn lingvojn kun aliaj per retejoj kaj enretaj filmetoj.

Averto "nefunkcianta" en kelkaj lingvoj.

Nefunkcianta de Ciro Durán, CCBY

Nia unua lingva haltejo estas la ajmara (Aymara); tiu ĉi lingvo, uzata de pli ol du milionoj da homoj, estas parolata en Bolivio, Peruo kaj Ĉilio, kaj estas agnoskita kiel oficiala lingvo en la unuaj du. Parolantoj de la ajmara fariĝas pli aktivaj enrete per projektoj kiel Jaqi Aru en El Alto, Bolivio, kaj danke al iliaj klopodoj en tradukado nun Global Voices estas disponebla en la ajmara. Sekvante, per tiu ĉi mallonga filmeto de Choice Humanitarian Org ni povas lerni kelkajn frazojn en la ajmara de la denaskaj parolantoj:

Alia indiana lingvofamilio estas la keĉua (Quechua): de Ekvadoro ĝis Argentino, malsamaj dialektoj de la keĉua estas parolataj de pli ol 10 milionoj da homoj. Ĝi estas ankaŭ oficiala lingvo en Peruo kaj Bolivio. Jaime Salazar lernis ami la keĉuan kiel plenkreskulo: kiam li estis pli juna, li konsideris, ke ĝi estas mortinta lingvo, kaj ke ne estis sufiĉe da libroj en la keĉua por konsideri ke ĝi valoras lian tempon, kvankam li konfesis ŝati kelkajn kantojn en tiu ĉi lingvo. Nun li instruas la keĉuan enrete ambaŭ al angloparolantoj kaj hispanparolantoj per sia YouTube-kanalo. En tiu ĉi filmeto li instruas al ni kiel diri “Mi amas lerni”.

Ni iru al Namibio kaj lernu iomete pri la nama lingvo (KhoeKhoegowab). Ĝi estas unu el la plej disvastiĝintaj lingvoj de la kojsana lingvofamilio, rekonitaj pro siaj specifaj klaksonoj en kelkaj vortoj. Elementlernejaj instruistoj Thusnelda Dausas kaj Gabriel /Khoeseb instruos al ni kvar klaksonojn: !, /, # kaj // en tiu ĉi filmeto.

Lernado per kanto estas amuza maniero por lerni, kaj utilas ne nur por infanoj. Tiu ĉi kantoleciono instruos al ni kiel saluti homojn en la svahila (Swahili), la interlingvo aŭ komuna lingvo en plejparto de Orienta Afriko.

La kimra estas la oficiala lingvo de Kimrio, sed ĝi estas ankaŭ parolata en kelkaj lokoj de Britio, Nov-Zelando, Aŭstralio kaj eĉ Argentino. En tiu ĉi filmetoBen Low instruos al ni (dum li instruas al sia amiko David) kiel prononci Llanfairpwllgwyngyllgogerychwyrndrobwllllantysiliogogogoch, la nomon de kimra urbeto, kiu famiĝas pro sia tre tre longa nomo.

http://www.youtube.com/watch?v=9-JbavUh5vQ

Kaj laste sed ne balaste, ni revizitu la originon de la Internacia Tago de la Gepatra lingvo. Tiu ĉi memorinda evento povas spuri sian historion ĝis la Universitato de Dako en 1952, kiam studentoj, postulintaj fari la bengalan unu el oficialaj lingvoj de Bangladeŝo (tiam Orienta Pakistano), estis mortigitaj. La bengala nun estas la oficiala lingvo de ne nur Bangladeŝo, sed ankaŭ Barato kaj Sieraleono. Susan instruos al ni kiel saluti homojn en la bengala.

Global Voices Online (GVO) profunde zorgas pri lingva diverseco kaj plurlingvismo: GVO estas formita de centoj da volontuloj, tradukantoj, aŭtoroj kaj redaktoroj, kiuj parolas aŭ skribas en pli ol unu lingvo. Ankaŭ multaj el niaj legantoj estas dulingvaj, sed ni laboras tre multe por tiuj, kiuj eble ne parolas la anglan kiel la duan lingvon, kaj kiuj meritas legi tutmondan enhavon en sia gepatra lingvo. Do, bonvolu senĝene esplori la diversajn retejojn de Global Voices Lingua kaj se vi volas, lasu komenton kaj montru vian subtenon.

Tiu ĉi afiŝo estas parto de nia speciala raporto Lingvoj kaj la Interreto.

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.