Kameruno malkonstruas 3 000 domojn kaj faras 15 000 senhejmulojn

Bloganto Mathias Mouendé Ngamo rakontas kiel atestanto [france] pri la malkonstruo de ĉirkaŭ 3 000 domoj en la kvartalo Nkomba en la urbo Dualao en Kameruno. Oni kalkulas ke pli ol 15 000 okupantoj loĝas en tiu neleĝa barakaro establita sur tereno de Misio por Disvolvo kaj Administrado de Industriaj Zonoj, publika korporacio, kiu respondecas pri kreado de industriaj zonoj en Kameruno:

Des policiers et gendarmes empêchent aux habitants de franchir le cordon de sécurité. Plus de 150 éléments des forces du maintien de l’ordre encadrent l’opération des casses. Ils sont constitués des policiers de l’Equipe spéciale d’intervention rapide (Esir), du Groupement mobile d’intervention n°2 (Gmi2), des gendarmes et des forces spéciales de la Misca. Les hommes en tenues sont armés de fusils, de matraques et de bombes à gaz lacrymogène. Des camions antiémeutes de la police et de la gendarmerie sont garés dans un coin. Une bombe à gaz lacrymogène est lancée pour repousser les sinistrés qui défient les forces de l’ordre. La foule se disperse…

C’est la troisième journée des casses au quartier Nkomba. Les déguerpissements ont débuté mercredi 26 mars 2014, vers 5 h. Les maisons ciblées sont celles établies sur le terrain de la Mission d’aménagement et de gestion des zones industrielles (Magzi).

Policistoj kaj ĝendarmoj malhelpas al loĝantoj trarompi la sekureckordonon. Pli ol 150 anoj de sekurecaj trupoj superrigardas progreson de la malkonstruado. Ili konsistas el policistoj de la Speciala Taĉmento de Rapida Interveno (ESIR) kaj de la Rapidmova Intervena Gruparo n-ro 2 (GMI2), ĝendarmoj, kaj specialaj fortoj, kiuj estas parto de la Internacia Misio Subtena al la Centr-Afrika Respubliko (MISCA). La viroj en uniformo estas armitaj per fusiloj, klaboj kaj bomboj de larmiga gaso. Kontraŭ-tumultaj kamionoj apartenantaj al la polico kaj la ĝendarmaro estas parkumitaj en la angulo. Bombo de larmiga gaso pafiĝas por repuŝi la okupantojn, kiuj defias la policanojn. La homamaso do diskuras.

Ĉi tiu estas la tria tago de malkonstruado en Nkomba. Forpelado komenciĝis merkrede, la 26-an de marto 2014, ĉirkaŭ la 5-a matene. La celitaj domoj estas konstruitaj sur tereno apartenanta al la Misio de Disvolvo kaj Administrado de Industriaj Zonoj (MAGZI).

 

Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.