750 milionoj da francparolantoj antaŭvidataj en 2050

Bangui, Centr-Afrika Respubliko. La franca lingvo tenas iom da influo en la francaj ekskolonioj en Afriko.

Bangui, Centr-Afrika Respubliko. La franca lingvo tenas iom da influo en la francaj eks-kolonioj en Afriko. Foto el Wikimedia Commons.

Renkontante la aserton de John McWhorter en New Republic (Nova Respubliko), ke lerni la francan estas sensignife [angle], Pascal Emmanuel Gobry skribas en sia blogo ĉe Forbes, ke la franca povus esti la lingvo de la estonteco [angle]:

La franca estas plejofte parolata de la ne-francoj, kaj estis tiel dum longa tempo ĝis nun. La lingvo kreskas rapide, kaj kreskas en la plej rapide kreskantaj regionoj de la mondo, precipe en Afriko sude de Saharo. La plej nova prognozo diras, ke la franca estos parolata de 750 milionoj da homoj en 2050. Studo de la investbanko Natixis eĉ sugestas, ke ĝis tiam la franca povus esti la plej parolata lingvo en la mondo, antaŭ la angla kaj eĉ la ĉina.

La tradukistoj de Tutmondaj Voĉoj meditis antaŭ monato pri la malfacilaĵoj kaj la avantaĝoj en lernado de la franca [angle].

 

 Reviziita de Vastalto

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.