- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

750 milionoj da francparolantoj antaŭvidataj en 2050

Kategorioj: Okcidenta Eŭropo, Subsahara Afriko, Arto kaj kulturo, Civitanaj komunikiloj, Edukado, Internaciaj rilatoj, Junuloj, Komunikiloj kaj ĵurnalismo, Lingvo
Bangui, Centr-Afrika Respubliko. La franca lingvo tenas iom da influo en la francaj ekskolonioj en Afriko.

Bangui, Centr-Afrika Respubliko. La franca lingvo tenas iom da influo en la francaj ekskolonioj en Afriko. Foto el Wikimedia Commons.

Renkontante la aserton de John McWhorter en New Republic (Nova Respubliko), ke lerni la francan estas sensignife [1] [angle], Pascal Emmanuel Gobry skribas en sia blogo de Forbes, ke la franca povus esti la lingvo de la estonteco [2] [angle]:

La franca estas plejofte parolata ne de la francoj, kaj estis tiel dum longa tempo ĝis nun. La lingvo kreskas rapide, kaj kreskas en la plej rapide kreskantaj regionoj de la mondo, precipe en Afriko sude de Saharo [3]. La plej nova prognozo diras, ke la franca estos parolata de 750 milionoj da homoj en 2050. Studo de la investbanko Natixis eĉ sugestas, ke ĝis tiam la franca povus esti la plej parolata lingvo en la mondo, antaŭ la angla kaj eĉ la ĉina. 

La tradukistoj de Tutmondaj Voĉoj konsideris antaŭ monato pri la malfacilaĵoj kaj la avantaĝoj en lernado de la franca [4] [angle].

 

 Reviziita de Vastalto