- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Kial Ruando akuzas Francion pri helpo al la genocido de 1994

Kategorioj: Okcidenta Eŭropo, Subsahara Afriko, Belgio, Francio, Ruando, Ugando, Civitanaj komunikiloj, Etno kaj raso, Homaj rajtoj, Internaciaj rilatoj, Milito kaj konflikto, Politiko, Regado, Rifuĝintoj

[La originala artikolo aperis la 7-an de aprilo 2014.]

Kiam Ruando omaĝas al la viktimoj de la genocido post 20 jaroj de la tragedio, prezidanto Kagame deklaras denove, ke Francio devas “alfronti la malfacilan veron” pri sia rolo en la genocido de 1994 [1]. Rezulte de ĉi tiu deklaro Francio retiriĝis el la omaĝaj ceremonioj [2] kaj la franca eks-ministro pri eksterlandaj aferoj postulas, ke prezidanto François Hollande defendu honoron de Francio kaj ties armeo. Rémi Noyon ĉe la franca retejo “Rue 89″ listigas la motivojn, kial Ruando akuzas denove Francion [3] pri asisto al la genocido:

 1) La France va « de facto » prendre le commandement de l’armée rwandaise face au rebelles du Front patriotique rwandais (FPR [4]).

2) La France craint alors que l’offensive tutsi ne soit télécommandée via l’Ouganda par les Anglo-saxons, et ne vise à enfoncer un coin dans l’influence de la France sur la région

3) La France ne semble pas s’intéresser outre mesure aux négociations de paix.

4) Les soldats n’embarquent pas le personnel tutsi présent à l’ambassade de France (sauf une personne). Ils seront tous massacrés.

5) Quant à l’opération Turquoise [5], elle continue à diviser : elle a certainement permis de sauver des vies tutsi, mais l’armée est accusée d’être restée passive – et donc complice – face aux atrocités.

1) Francio komandis kelkajn taĉmentojn de la ruanda armeo kontraŭ la ribeluloj de Ruanda Patriota Fronto (RPF).

2) Francio timis, ke la tucia [6] atakado estas distance manipulata per Ugando fare de anglaparolantaj landoj kaj intencas malhelpi la influon de Francio en la regiono.

3) Francio ŝajnis esti ne interesita pri intertraktado por paco antaŭ la konflikto.

4) La soldatoj ne evakuis la tucian personaron ĉeestantan en la franca ambasadejo (krom unu persono). Ili ĉiuj fine estis mortigitaj.

5) Koncerne la operacon Turkiso opinioj plu dividiĝas: ĝi certe savis tuciajn vivojn, sed la armeo estas akuzita pro tio, ke ĝi restis pasiva – do estis kompliculo – antaŭ la kruelaĵoj.

 

 Reviziita de Vastalto