- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Ramadano gustas je arestoj en Egiptujo

Kategorioj: Mezoriento kaj Nordafriko, Egiptio, Civitanaj komunikiloj, Homaj rajtoj, Juro, Politiko, Protesto
@Shahdan_shosh shares this photograph of 11 young men arrested for having Suhoor - a latenight meal to prepare them to fast the next day during the Muslim month of Ramadan (Source: Twitter) [1]

@Shahdan_shosh kundividas ĉi tiun foton de 11 junuloj arestitaj pro kundividita Sahur — manĝo antaŭ sunleviĝo por prepari sin fasti la sekvan tagon dum la islama monato de ramadano. (Fonto: Tvitero)

Unu jaro pasis post kiam la egipta eks-prezidanto Mohamed Morsi estis forpelita, kaj la nova reĝimo jam ricevis multe da kritikoj [2] [angle] pro sia malrespekto de homaj rajtoj, ĉefe pro arbitra arestado.

Pli konkrete, nova leĝo pri kunveno en Egiptujo [3] [angle] kaŭzis koleron inter egiptoj. Multaj el ili provis kontraŭi la leĝon [4] [angle] sed estis arestitaj. Inter ili estas ankaŭ kelkaj aktivuloj kiel Alaa Abd El Fattah [5] [angle], kiun oni lastjare kondamnis al 15 jaroj da malliberigo pro lia senpermesa organizado de protesto.

Iun tagon frue en la monato de ramadano, la sankta monato de fasto por la islamanoj, polico abrupte atakis domon, kie grupo de 11 junuloj havis festenon por Sahur (antaŭfasta manĝo antaŭ sunleviĝo dum fastado), ŝajne pro ilia malobeo al la leĝo pri kunveno. Retumantoj komencis pepi je la krad-etikedo #معتقلي_السحور [arabe], kiu signifas “arestitoj de Sahur.”

Ahmad Abd Allah [6] skribis en sia Fejsbuk-paĝo jene [7] [arabe]:

١١ واحد بيتسحروا في بيت واحد منهم في دمنهور … الداخلية قبضت عليهم بتهمة التظاهر من غير تصريح … الحرية لمعتقلي السحور

11 homoj havis antaŭfastan manĝon en la domo de unu el ili. La Ministerio pri Internaj Aferoj arestis ilin pro ilia kontraŭleĝa kunveno… liberigu la arestitojn de Sahur.

Mohamed Hazem, uzanto de Tvitero, pepis el Damanhur subtenante siajn amikojn:

Mi ne scias, ĉu mi kriu pro masakro farita de la respublika defendotrupo, aŭ pro miaj 11 amikoj arestitaj.

Li sarkasme pepis poste:

Ĉu la prokuroro rigardos fromaĝon kaj olivon kiel atestojn de la kontraŭleĝa ago, aŭ insistos, ke ili estas benzinboteloj?

Kaj Shahdan tvitere aperigis foton de la 11 arestitoj kaj skribis:

Ilia krimo: Sahur en grupo. Ili estis arestitaj kun foul (faboj), kikerbuloj kaj jogurto enmane.

Aktivulo Wael Abbas pepis al siaj 265 000 sekvantoj:

Mi probable nuligos mian ĉiujaran festenon por Iftar [postfasta manĝo post sunsubiro dum ramadano] por respekti la novan leĝon pri protesto :)

Li aldonis:

Ĉiuokaze duono el ili, kiujn mi lastjare invitis al postfasta manĝo, nun estas aŭ en malliberejo, aŭ en ekzilo, aŭ en fuĝado :)

Pasintjare la reĝimo de Morsi intencis trudi similan leĝon, kiu malpermesis kunvenon. Sed la leĝo ne ekvalidis pro forta protesto de internaciaj organizoj. La egipta blogo “WIKI THAWRA [18]” [arabe], kiun administras la Egipta Centro pri Ekonomiaj kaj Sociaj Rajtoj, asertis, ke almenaŭ 80 homoj mortis en malliberejo dum la pasinta jaro, kaj ke pli ol 40 000 homoj estis arestitaj aŭ akuzitaj inter julio 2013 (fino de la registaro de Morsi) kaj meze de majo 2014.