Kontraŭi malamparolon en Korea Kvartalo en Tokio

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]

Photo of Shin-Okubo by flickr user Metro Centric, (CC BY 2.0)

Foto de Shin-Okubo farita de flickr-uzanto Metro Centric, (CC BY 2.0)

La distrikto Shin-Okubo [ŝin-ookubo] (Tokio), en kiu koncentriĝas multe da koreoj, suferas en la lastaj jaroj pro kontraŭ-koreaj protestoj de ekstreme rasistaj grupoj. Dum inter japanoj furoregas korea populara kulturo inkluzive de muziko, dramo kaj kosmetikaĵoj, ekstremula malamparolo ŝajnas stimuli ĉefrivalajn sentojn inter du el la plej proksimaj aliancanoj de Usono en Azio.

Laŭ la grupo Norikoe Net [japane], kiu aktivas por forigi malamparolon kaj rasismon en Japanio, okazis 360 malamaj manifestacioj kaj propagandoj [japane] en 2013, enrete kaj eksterrete. Esploro farita de la grupo en februaro ĉi-jare trovis 53 malamparolajn skribaĉojn sur muroj laŭ la stratoj de Shin-Okubo. Alia volontula grupo [japane] planas kolektive agi la 2-an de marto, 2014, por forviŝi la malamajn murskribaĉojn per 20 forviŝiloj [japane] disponigitaj de loka urboficejo. [La originalo de ĉi tiu artikolo aperis la 6-an de marto, 2014.]

Mapo de malamparolaj skribaĉoj trovitaj en la distrikto Shin-Okubo (Tokio). Ekranbildo el Guglo-mapo farita de la kontraŭrasisma grupo Norikoe Net.

Mapo de malamaj skribaĉoj trovitaj en la distrikto Shin-Okubo (Tokio). La foto montras mallertan skribon dirantan “Koreoj iru hejmen” kun rasisma insulto. Ekranbildo el Guglo-mapo farita de la kontraŭrasisma grupo Norikoe Net.

Vidante la fotojn de malamaj skribaĉoj, la tviterano Neige (@Neige_dayo) skribis:

Al miaj netrejnitaj okuloj, la skriboj aspektas kiel verkoj de la sama persono.

La tajdo de kontraŭ-korea protesto en Shin-Okubo ankaŭ estigis reagon de kontraŭ-malamparolaj manifestaciantoj, kiuj protestis kontraŭ la malamaj protestoj, montrante mesaĝojn kiel “ni ĉiuj estu amikoj” aŭ “hontu, vi rasistoj”. Diversaj grupoj kaj civitanoj aliĝis al la kontraŭ-kontraŭkorea protesto por elsendi pozitivajn mesaĝojn. Sed en kelkaj okazoj, ĉi tio rezultigis arestojn, post kiam polico provis eviti konfliktojn inter la du flankoj.

En oktobro 2013, responde al akuzo farita de Kyoto Chosen Gakuen [kjooto ĉoosen gakuen], kiu administras por-pjongjangajn koreajn lernejojn en la kvartalo Fushimi [fuŝimi] (Kioto), la Distrikta Tribunalo en Kioto verdiktis kontraŭ la kontraŭkorea grupo Zaitokukai, dirante, ke la vortoj aĉe kriitaj tra la surkamionaj laŭtparoliloj ĉirkaŭ unu el tiuj lernejoj estis “ekstreme insultaj kaj diskriminaciaj”.

En Japanio tamen ekzistas neniaj leĝrimedoj kontraŭ malamparolo. La Japana Konstitucio garantias liberecon de opiniesprimado, liberecon de kunvenado kaj liberecon de penso. Ĉio ĉi ebligas al kontraŭ-koreaj manifestaciantoj organizi protestojn. Krome, ekzistas neniu leĝo rekte malpermesanta murskribaĉojn. Pro la ago de skribaĉado sur posedaĵo de alia homo, la aginto povas esti arestita laŭ la Leĝo pri Deliktoj, aŭ kiel difektinto. En iuj maloftaj okazoj, la ago estas pritraktita kiel krimo de dom-detruado.

Japanio aliĝis al la Konvencio de Unuiĝintaj Nacioj por Elimino de Rasa Diskriminacio en 1995, sed alprenis neniujn leĝrimedojn ĝis nun. La Komitato de Unuiĝintaj Nacioj por Elimino de Rasa Diskriminacio jam de longe montris maltrankvilon (ekde sia raporto el 2010 [angle, japane]) pri la homaj rajtoj en Japanio, interalie pri malamparolo kaj rasisma propagando en Interreto, la manko de konkretaj informoj pri la amaskomunikiloj kaj integriĝo de homaj rajtoj en televidaj kaj radiaj elsendoj, kaj la foresto de leĝoj, kiuj donus plenan efikon al la leĝartikoloj kontraŭ diskriminacio.

La kontraŭ-koreaj protestantoj estas diverse nomataj per tiaj vortoj kiel “japanaj patriotoj”, “dekstremuloj” kaj “konservativuloj” en anglalingvaj amaskomunikiloj, sed ili estas malsamaj ol konvenciaj postmilitaj japanaj dekstruloj aŭ ol patriotoj kun politika dekstrula etoso. En vive elsendata intervjuo [japane] kun la ekstremnaciisma japana retuzanto “Yogen” [joogen], la ĵurnalisto YASUDA Kouichi [jasuda kooiĉi], kiu pristudas enretajn dekstremulojn, malkaŝis, ke ili emas refortigi sian patriotismon, simple ĵetante rasismajn insultojn al etnaj koreoj en kaj ekster Japanio aŭ al iuj ajn, kiujn ili malŝatas, etikedante ilin tiaj, kun la missupozo: ke koreoj havas eksterordinaran privilegion; ke multaj el ili loĝas en Japanio sub sociala vivprotekto; kaj ke ili regas la japanan televid-elsendon. Jen mito, kiun ofte disvastigas provokantoj en Interreto.

Ĉefministro ABE Shinzo [abe ŝinzoo], kies historia tagordo estas foje perceptita kiel dekstrema de amaskomunikiloj ekster Japanio, komentis pri malamparolo lastjare, nomante la kontraŭ-koreajn protestojn “ekstreme bedaŭrindaj” kaj diris, ke vera japana popolo “devas esti ĝentila, grandanima kaj humila”.

Norikoe Net, kio estas mallongigo de “la Internacia Reto por Konkeri Malamparolon kaj Rasismon” en la japana, skribas pri la situacio de malamparolo en Japanio en sia fondmesaĝo.

Malamparolo estas uzata ne nur por ataki koreajn loĝantojn en Japanio, kiuj estas rekta celo de atako, sed ankaŭ por prezenti virinojn en malamika lumo kaj por ataki tiajn sociajn minoritatojn kiel la originaj loĝantoj de Okinavo, la loĝantoj de la antaŭaj “diskriminaciataj komunumoj”, infanoj naskitaj ekster geedzeco, la sociaj handikapitoj, seksaj minoritatoj, ktp. Troviĝas grava koincido inter tiuj grupoj, kiuj estas elmetitaj al la atakoj de malamparolo kaj tiuj, kies personaj aŭ politikaj rajtoj estas atencataj aŭ ignorataj sub la postmilita sistemo de Japanio. En ĉi tiu senco, malamparolo en Japanio povas esti rigardata en si mem kiel formo de diskriminacio, kiu estas politike kreita de la postmilita sistemo.

La grupo, kunfondita de etna korea aktivulo, unuigis la fortojn kun japana sciencisto, advokato kaj aliaj eminentuloj kiel UENO Chizuko [ueno ĉizuko], unu el la plej influaj japanaj feministoj, kaj eĉ la dekstrema aktivulo SUZUKI Kunio por kolektive kontraŭi rasismon kaj malamparolon, postulante la efektivigon de kontraŭdiskriminacia leĝo.

KOMIYA Tomone [komija tomone], sociologo, kiu tradukis “The Freedom to be Racist?“(laŭlitere: Ĉu la libereco esti rasisto?) de Erik BLEICH, skribas [japane], ke Japanio bezonas pli multajn materialojn por lerni pri malamparolo kaj ĝiaj leĝaj limigoj de eksterlando, por komenci diskutojn pri tio, kiel kontraŭi malamon, antaŭ ol haste konsenti pri ŝanĝo de politikoj:

いずれにしても、日本の文脈の中でどうすべきかを議論し、決めてゆく責任が、この社会のメンバーである私たちにはあります。決して一朝一夕に考えることはできないその問いについて考えるための最初の入口を、この本は提供してくれるのではないかと思います。

Ĉiuokaze, ni, la membroj de la socio havas la respondecon diskuti kaj decidi, kion fari [pri malamparolo] en la kunteksto de Japanio. La argumentoj en ĉi tiu libro disponigas la unuan paŝon al la tasko, kiun fari neniam eblas unutage.

 

La angla originalo de ĉi tiu traduko estis reviziita de Aparna Ray.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.