Eksvalida viando estis en la menuo ĉe McDonald's, KFC kaj aliaj rapidmanĝejoj en Ĉinio

Starbucks en Pekino. Foto farita de Flickr-uzanto byLorena. CC BY-NC-SA 2.0

Starbucks en Pekino. Foto farita de Flickr-uzanto byLorena. CC BY-NC-SA 2.0

Internaciaj varmarkoj kiel Starbucks kaj Burger King alfrontis reputacian krizon, post kiam unu el iliaj provizantoj estis akzita pri liverado de viando, kies uzotempo jam pasis. Ĉi tiu plej lastatempa tutlanda skandalo pri manĝosekureco minacas disrompi provizoĉenojn de rapidmanĝejoj tra Ĉinio.

La ŝanhaja nutraĵfirmao  Husi Food [Husi-Nutraĵo], kiu estas filio de OSI Group [OSI-Grupo] el Ilinojso en Usono, estas akuzita pri repakado de eksvalidaj kokaĵo kaj bovaĵo, liveritaj al rapidmanĝejoj kiel restoracioj de KFC, McDonald's kaj Pizza Hut en Ĉinio.

La malkovro, rezultanta el dumonata sekreta esplorado farita de Dragon TV en Ŝanhajo, altiris gravan atenton de ĉinaj amaskomunikiloj kaj devigis McDonald's kaj KFC pardonpeti al siaj klientoj. De kiam la akuzoj fariĝis publikaj, la du ĉenoj kaj Pizza Hut anoncis planojn por forigi la pridemanditajn produktojn for de siaj menuoj.

Marde, Starbucks diris, ke kelkaj el ĝiaj butikoj vendis produktojn, kiuj enhavis kokaĵon aĉetitan ĉe Husi, kaj aldonis, ke la kompanio jam ĉesis vendi la pladon “Chicken Apple Sauce Panini” [kokaĵa sandviĉo kun pomsaŭco]. Ankaŭ Burger King diris, ke ĝi forigis de siaj bretoj ĉiujn produktojn liveritajn de Husi.

Responde al la plej lastatempa manĝoskandalo, la Ŝtata Administracio pri Medikamentoj kaj Manĝaĵoj, kiu kontrolas aferojn pri manĝosekureco, promesis fari ĝisfundan esploradon. La fabriko de Husi estis fermita de la aŭtoritatoj de Ŝanhajo.

En la lastaj jaroj, Ĉinio travivis serion da skandaloj pri manĝosekureco, inkluzive de laktomalpurigo el 2008, kiu mortigis ses kaj enhospitaligis ĉirkaŭ 300 mil bebojn.

Lastmonate, Ĉinio diris, ke ĝi trudos pli altajn monpunojn al atencantoj de manĝosekureco kaj eksigos altrangajn funkciulojn, se la incidentoj ofte okazos. La ĉina ĉefministro Li Keqiang [li keĉjang] diris en marto, ke lia registaro pritraktos rompojn de manĝosekureco per “peza pugno”.

Hema Hen Wenrou [hema hen ŭenroŭ] rezonas en populara tviter-simila Sina Weibo [sina ŭejbo], kian efikon la enketado povas havi por Ĉinio:

河马很温柔:大家还是看结果吧,如果这次惩治力度大,对我们国内餐饮的食品安全也有相当大的警示作用

Ni atendu la rezultojn de la enketado. Se kulpuloj estos ja severe punitaj, tio povus esti laŭta vekvoko pri manĝosekureco en Ĉinio.

Weibo-uzanto el la sudokcidenta provinco Guangxi [gŭangŝji] laŭdis la ĵurnalistojn, kiuj laboris por malkovri aferojn pri manĝosekureco:

 这里不仅有企业社会良心的丧失,还有国家质监的疏漏。什么时候中国人能在外放心放胆的进餐呢?我还看到了社会记者的勇敢和付出,他们是社会的眼睛,向所有记者们致敬。

Temas pri la manko de socia konscienco ĉe la kompanioj, ankaŭ pri la manko de kontrolado fare de la ŝtato. Kiam ĉinoj povos trankviliĝi pri eksterhejma manĝado? Mi ankaŭ vidis la sindediĉon de ĵurnalistoj; ili estas la okuloj de nia socio. Mi salutas ĉiujn el ili.

Jinzi Zai Sahuan [ĝjinzi zaj sahuan] levis siajn dubojn pri la manĝaĵaj provizoĉenoj en Ĉinio:

对于这事件,突然想到一个问题,为什么福喜有这么多过期食品?甚至已经是发了霉的?如果照新闻所说,它供应十几个快餐连锁店的食品,它的库存应该不会积压到这么多东西过期,所以想问,这些过期牛肉、鸡皮什么的,该不会是这公司向外收购回来再加工的??

Mi ekmiris, kial Husi havas tiom da eksvalida manĝaĵo? Iom el la manĝaĵo eĉ putriĝinta? Se la diraĵo en la novaĵo estas vera, ke Husi provizas du ĉenojn de rapidmanĝejoj, tiam ĝi ne devus havi tiom da eksvalida viando en stoko. Mi volas demandi: ĉu ĉi tiuj kokaĵo kaj bovaĵo estis aĉetitaj aliloke kaj poste prilaboritaj ĉe la kompanio?

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.