- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

7 aferoj, kiujn vi ne sciis pri japanaj manĝaĵoj

Kategorioj: Orienta Azio, Japanio, Arto kaj kulturo, Ideoj, Nutraĵo, The Bridge

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj, krom kiam alie notite.]

Foto de bakejo en Japanio [1]

Foto de bakejo en Japanio farita de Flickr-uzanto ohpapercut. (CC-BY-NC-ND 2.0)

La tradicia japana kuirarto washoku [2] [ŭaŝoku], kiu kutime konsistas el rizo, supo kaj legomoj kun diversaj, ĉefe mildaj kaj delikataj gustoj, estas nun konata tra la tuta mondo. Lastatempe, washoku — la maniero prepari, prezenti kaj manĝi la tradiciajn japanajn kuiraĵojn — oficiale aldoniĝis al la listo de Kulturaj Heredaĵoj de UNESKO [3] [eo].

Kontribuanto al Global Voices, Taylor Cazella, kiu lastatempe translokiĝis de Usono al Japanio, enkondukas al vi sep neatenditajn, tamen bongustajn manĝaĵojn aŭ novajn manĝokutimojn, kiujn vi ne volus maltrafi, se vi vizitus Japanion.

1. Pano kaj japanaj bakejoj

En Japanio, same kiel en plej multaj aliaj landoj en Azio, rizo estas la ĉefa greno. Rizo ludis gravan rolon en sociekonomia historio de Japanio kaj, ĝis la moderna tempo, estis uzata eĉ por impostaj celoj anstataŭ metala aŭ papera mono. Post la Restarigo de Meizi [4][eo], la japana manĝostilo fariĝis ĉiam pli okcidenteca. Pano populariĝis kaj nun okupas gravan kaj viglan rolon en la manĝokulturo de Japanio. Vizitu iun ajn el la sennombraj bakejoj en Japanio, kaj vi trovos vere diversajn, lerte faritajn produktojn, kiuj varias de bongustaj dolĉaĵoj kaj francstilaj bastonpanoj ĝis salikokbulkoj kaj kolbaspanetoj.

Glaciaĵo kun la gusto de pulvora verda teo. Foto farita de Flickr-uzanto emrank [5]

Glaciaĵo kun la gusto de pulvora verda teo. Foto farita de Flickr-uzanto emrank (CC BY 2.0)

Krome, la japanoj elpensis novtipajn panojn, kiel anpan [6], kiu estas ronda pano plenigita per “an”, la dolĉa pasto plej ofte el ruĝa fabo, kaj karepano [7], kiu estas fritita pano plenigita per japana kareaĵo. Oni ankaŭ klopodas rivali kun la populareco de pano, uzante rizon en la recepto. Aldone al kutimaj panoj, kelkaj bakejoj faras rizpanon [8], kiu estas speciala tipo de pano farita el rizfaruno, en la espero plimultigi la konsumadon de rizo rikoltita enlande.

2. Glaciaĵo kun japanaj gustoj

Glaciaĵo kredeble ne tuj venas en la kapon ĉe la aŭdo pri japana manĝaĵo. Tamen, Japanio kreis kelkajn vere unikajn gustojn de glaciaĵo, ĝuste tiajn, kiajn vi neniam trovos en la fama listo de 31 gustoj ĉe la usona glaciaĵisto Baskin Robbins [9]. Inter la plej popularaj japanaj gustoj estas “matcha” [maĉĉa] (pulvora verda teo), “sakura” (ĉerizfloro), “satsumaimo” [sacumaimo] (batato), “goma” (nigra sezamsemo) kaj “yuzu” [juzu] (speco de citruso kun gusto simila al mandarino miksita kun citrono).

Malpli oftaj estas ekzotikaj gustoj [10] [ja], kiujn vi trovos nur en Japanio, bazitaj sur lokaj specialaĵoj. Inter ili estas “basashi” [basaŝi] (maldikaj pecoj de kruda ĉevalaĵo), angilo kaj “wasabi” [ŭasabi] (japana kreno). Tiuj variaĵoj ofte troviĝas precipe en vendejoj de turistaj memoraĵoj en tiuj distriktoj, kie la ingrediencoj estas lokaj specialaĵoj.

3. “Gekikara ramen” kaj aliaj spicaj manĝaĵoj

Vi povas trovi diversajn manĝetaĵojn kun ege fajraj, spicaj gustoj en Japanio. Foto farita de Flickr-uzanto yuichi.sakuraba (CC-BY-NC 2.0) [11]

Vi povas trovi diversajn manĝetaĵojn kun ege fajraj, spicaj gustoj en Japanio. Foto farita de Flickr-uzanto yuichi.sakuraba (CC-BY-NC 2.0)

Japanaj manĝaĵoj estas konataj pro sia milda gusto kaj kelkaj eĉ nomas ilin sengustaj. Tamen, iu ajn, kiu volas fari tiun ĝeneraligon, verŝajne neniam spertis bovlon da “gekikara ramen” [gekikara raamen], kiu estas ekstreme fajrega versio de “ramen”, la ĉieestaj nudeloj. Tiuj sufiĉe bravaj por provi tian bovlon antaŭvidu ŝvitegadon! Kaj, dum japana kareo estas tipe pli dolĉa kaj malpli fajra ol la hinda, iuj kareejoj permesos al vi elekti vian nivelon de fajreco. La plej fajra el ili povas esti vere fajrega.

4. Kruda ovo

Unu el la pruvmarkoj de japanaj manĝaĵoj estas la abundo de freŝaj ingrediencoj, kiujn oni tre ofte uzas sen kuiri. La plej konata ekzemplo de ĉi tio estas la krudaj maraj manĝaĵoj uzataj en suŝioj, sed kelkaj aliaj krudaj manĝaĵoj elstaras en japana kuirado.

Kruda ovo, ekzemple, troveblas en multaj kuiraĵoj, tipe metita sur rizo aŭ uzata kiel trempsaŭco por nudeloj. Ĉi tio povas esti unu el la plej grandaj malfacilaĵoj por usonanoj, provantaj aron da japanaj manĝaĵoj. Usonaj infanoj estas admonitaj jam de tre frua aĝo, ke ili pritraktu ovojn plej singardeme. Por eviti veneniĝon pro manĝaĵoj, usonanoj lernas kaj kutimas: ĉiam lavi siajn manojn post kontakto kun kruda ovo; zorgi por ne malpurigi aliajn manĝaĵojn per kruda ovo; ĉiam teni ovojn en fridujo; kaj certe ne manĝi ovojn sen kuiri. Do, eble estos tre ŝoke al usonaj vizitantoj de Japanio trovi ovojn tenataj ĉe ĉambra temperaturo sur bretoj en superbazaroj kaj ovojn tute ne kuiritaj en multaj pladoj surtabligitaj en restoracioj.

Tamen, se pritraktitaj en la ĝusta maniero, krudaj ovoj — prenitaj de puraj, sanaj kokinoj — estas perfekte sendanĝeraj por homa konsumado. Kaj, almenaŭ unu fojon, ĉiu devus provi la humure nomitan oyakodon [12][ojakodon] (patrino-kaj-infano-bovlo), kiu konsistas el kuiritaj kokaĵo kaj cepo metitaj sur rizo kaj kovritaj per kruda ovo.

5. “Okonomiyaki” kaj ordinaraj manĝaĵoj

Japanio estas celloko por tutmondaj manĝemuloj kaj gastronomoj [13] [eo] en serĉado de la subtilaj kaj sublimaj kvalitoj de luksaj japanaj pladoj. Ĉi tio kondukis al iel tordita percepto de japana kuirarto, ĉar ordinaraj japanaj pladoj — la malmultekostaj kaj bongustaj manĝaĵoj ĉiutage ĝuataj de mezaj homoj — estas lamentinde ne sufiĉe reprezentitaj eksterlande.

Bonega ekzemplo de ĉi tio estas la japana flano okonomiyaki [14] [okonomijaki]. Ekzistas diversaj specoj kaj regionaj variaĵoj de “okonomiyaki”; fakte, la nomo mem signifas “kuirita kiel vi ŝatas”. La baza recepto tamen inkluzivas legomojn (ofte: brasikon, karoton kaj/aŭ cepon) kaj viandojn (ofte: sepion, porkaĵon, salikokon kaj/aŭ bovaĵon), kiujn oni tranĉas en kubojn kaj miksas kun farunaĵo simila al tiu de patkuko, rostas sur platpato [15] kaj garnas laŭ sia prefero (ofte: per speciala saŭco, majonezo, flokoj de manĝebla marherbo [16] [eo] kaj/aŭ de sekigita fiŝaĵo [17]).

Trinkejoj kaj restoracioj, kie manĝeblas “okonomiyaki”, kutime havas bonegan societan atmosferon, ĉar “okonomiyaki” estas tranĉita en pecojn per metala spatelo kaj kundividata inter amikoj aŭ familianoj. Fakte, multaj lokoj permesas al klientgrupoj mem fari sian “okonomiyaki”, mendante ingrediencojn kaj uzante platpaton muntitan rekte en la tablon. Ĉi tiu memfara stilo okazas ankaŭ en aliaj formoj de japanaj ordinaraj kuirartoj, inkluzive de la ĉiam populara takoyaki [18] [takojaki] (pastbuloj kun polpopecetoj).

6. Viskio!

viskio kaj sodakvo [19]

Foto farita de Flickr-uzanto satetsu (CC-BY-SA 2.0)

Estus eble fripone inkluzivigi sekcion pri viskio, tutklare drinkaĵo, en artikolon, kiu laŭintence temas pri japanaj manĝaĵoj. Sed, ĉu iu artikolo pri franca kuirarto ne enhavus mencion pri franca vino? Manĝaĵoj kaj alkoholaĵoj havas longdaŭran rilaton, kvankam la amo de Japanio al bona viskio estas iom surpriza, se konsideri la fakton, ke sakeo [20] [eo] kutime estas en la centro de kultura prilumado. Tamen, japanaj distilejoj [21] produktas altklasajn alkoholaĵojn, kiuj senĉese defias la superecon de skotaj viskioj, kaj ofte gajnas unuajn premiojn en blindaj gustumadoj kaj internaciaj konkursoj.

Viskiaj drinkejoj, kiuj ofertas diversajn produktojn, importitajn kaj enlandajn, ne estas maloftaj en grandaj urboj. Kaj la viskia koktelo highball [22] [japane: hai-booru] (kutime viskio verŝita sur glacion kaj miksita kun zingibra elo aŭ sodakvo en koktelglaso) restas ŝatata koktelo por liberpensaj japanaj junuloj same kiel por pli seriozaj firmaodungitoj. Lastatempe, “highball” eĉ ekaperis kiel parto de reklama ĵargonaĵo alprenita de la japana giganta drinkaĵfaristo Suntory [23] en ties enmerkatiga kampanjo: “hai-kara”, kiu estas viskia koktelo (hai-booru) surtabligita kune kun fritita kokaĵo (kara-age).

7. “Otsumami”, la pariĝo de alkoholaĵoj kaj manĝaĵoj

En Japanio, alkoholaĵoj estas tre malofte konsumataj per si mem, sed estas preskaŭ ĉiam akompanataj de iuspecaj manĝaĵoj. Vizitantoj de Japanio eble surpriziĝos, kiam ili mendos drinkaĵon ĉe drinkejo aŭ restoracio kaj ricevos komplimente bovlon da terpomsalato aŭ striojn da rostita kokaĵo. Ĉi tio estas tute normala afero kaj parto de la neskribita regulo, ke alkoholaĵoj devas ĉiam pariĝi kun io por manĝeti. Fakte, ekzistas aparta kategorio de manĝaĵetoj farataj kaj vendataj kiel akompanaĵoj de alkoholaĵoj. Ĉi tiaj manĝaĵoj estas konataj kiel otsumami [24] [ocumami] — derivaĵo de la verbo “tsumamu” [cumamu], kiu signifas “pinĉi”, surbaze de la fakto, ke oni plej ofte prenas ilin per fingroj.

Japanio estas fifama pro sia toleremo al drinkado en socio. Alkoholaĵoj estas abunde aĉeteblaj, eĉ vendataj per vendaŭtomatoj en multaj lokoj, kaj regula konsumado de alkoholaĵoj estas kulture akceptata. Pro tio, “otsumami” estas tre populara kaj multvarie vendata. Novuloj pri “otsumami” eble bezonos komenci per pli familiaraj specoj, kiel miksitaj nuksoj aŭ edamame [25] (juna sojfabo), sed ankaŭ la pli ekzotikaj havas sian propran ĉarmon, kiel sekigita sepiaĵo kaj plenformaj sekigitaj anĉovoj.

Kio ajn estu ies kuirartaj inklinoj aŭ perceptoj pri tio, kio estas aŭ estu la tradicia japana kuirarto, troviĝas multe pli da aferoj en “washoku” ol nur suŝio kaj blanka rizo. Japana kuirarto estas granda, mirinda, nebula kaj ĉiam ŝanĝiĝanta. Tiuj, kiuj volas esplori ĝin, certe trovos ion vere spektindan.

Denaskulo de Nov-Ĵerzeo, Taylor Cazella nun loĝas en la plej suda parto de la gubernio Mie, Japanio, kaj laboras kiel asistanta lingvoinstruisto ĉe loka supermezlernejo.