- Global Voices en Esperanto - https://eo.globalvoices.org -

Zambio: Prezidento provis pruvi sian laboremon per fejsbukaj fotoj, sed malsukcesis konvinki kelkajn homojn

Kategorioj: Subsahara Afriko, Zambio, Civitanaj komunikiloj, Politiko, Regado, Sano

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj. Originala artikolo aperis la 16-an de julio, 2014.]

Prezidento Michael Sata parolanta laŭraporte en la kabineta kunveno tuj post reveno el Israelo, kie li estis en hospitalo. Ĉi tio estas unu el la fotoj, senditaj al amaskomunikiloj kaj ankaŭ aperigitaj en fejsbuka paĝo de la prezidento. La teamo de Michael Sata, la prezidento de Zambio, publikigis fotojn, laŭsupoze de la kabineta kunveno, en lokaj amaskomunikiloj kaj en Fejsbuko. La celo estis forigi suspektojn de homoj, ke la gvidanto ne fartas bone, nek estas laboranta.

Sed kontraŭ la celo, la fotoj plie kaŭzis kritikojn. Kelkaj homoj dubas, ĉu vere okazis la kunveno, ĉar nenie troviĝas registritaj sonoj nek filmoj, kiuj povas pruvi okazigon de la kunveno.

La afero komenciĝis, kiam Sata forlasis Zambion senanonce la 20-an de junio, 2014. La retejo Zambian Watchdog [Gardohundo de Zambio] malkaŝis la vojaĝon, raportante, ke la prezidento venis al Israelo [1] kaj estas en hospitalo. Ĉefa proparolisto de la registaro tiam konfirmis la vojaĝon kaj tamen diris, ke Sata pasigas working holiday [feriojn kun laboro] en Israelo.

La sekreteco pri la vojaĝo rezultigis procedan fuŝon [2], kiu estis tuj malkaŝita de civitanoj. Kelkajn tagojn post la ekvojaĝo de Sata, la ceremonia gardistaro kaj la standardo de prezidento, oranĝkolora flago kun blazono, ankoraŭ okupis siajn lokojn ĉe la palaco de prezidento en la centra regiono de la ĉefurbo, kvankam ili kutime estas forigitaj dum lia foresto.

Kiam ĉirkaŭ unu monato pasis, zambianoj ne sciis, ĉu la prezidento, kiu ŝajnis malsana en la lastaj monatoj, jam revenis al Zambio aŭ ne. Zambia Reports [Raportoj de Zambio] kaj Sakwiba Sikota, advokata politikisto, raportis, ke la lasta afiŝo en Fejsbuko de la prezidento estis datita je la 6-a de junio — notinda afero pro tio, ke la paĝo kutime estis ĝisdatigata regule.

La Zambia Reports skribis pri la paŭzo en la fejsbuka afiŝado [3] jene:

It seems everyone has abandoned their posts and is ducking responsibility. Is it not ironic that after hyping up facebook updates coming almost by the hour daily basis on the President’s facebook page there has been no update from June, 6?

Ŝajnas, ke ĉiuj rezignis afiŝadon por eviti respondecon. Ĉu ne estas ironie, ke la fejsbuka paĝo de la prezidento neniam estis ĝisdatigita ekde la 6-a de junio, kvankam antaŭe ĝi estis ĝisdatigata tre ofte, preskaŭ ĉiun horon ĉiutage?

Pri la paŭzigita ĝisdatigo de Fejsbuko de Sata, Sikota opiniis [4] sarkasme jene:

There are certain things in life which are so sweet that you can never ever get enough of them. I guess we all remember our first taste of honey and other delights. One such sweet thing or delight is the regular diet we were fed on and became accustomed to is that of the lovely and affable Mr. president Michael Sata. And who can forget those regular warm and very person+able updates on His Excellency's Facebook page? Most sounded like the one, which kept us updated on his movements, posted on the 4th April this year which read, “Good Morning Dear Friends, I have now started off my journey back home after a successful European Union – Africa Summit in Brussels, Belgium. I have left Brussels for Lusaka via Amsterdam. Keep well and enjoy your Weekend. MCS [Michael Chilufya Sata] – 04/04/14″

En la vivo troviĝas certaj aferoj, kiuj estas tiel dolĉaj, ke vi neniam povos satiĝi de ili. Mi supozas, ke ni ĉiuj memoras unuan gustumon de mielo kaj aliaj plezuroj. Unu el tiuj dolĉaj aferoj aŭ plezuroj estas ĉiutaga manĝaĵo, kiu nin nutris kaj al kiu ni alkutimiĝis, kaj estas tiu de aminda kaj afabla s-ro prezidento Michael Sata. Kiu povos forgesi tiujn regulajn ĝisdatigojn, varmajn kaj tre personajn, en la fejsbuka paĝo de Lia Moŝto? Plej bona ekzemplo, kiu igis nin sekvi lian agadon, estas afiŝo de la 4-a de aprilo en la kuranta jaro, kies enhavo estas, “Bonan matenon al amikoj, nun mi komencis mian vojaĝon por reveni hejmen post la sukceso en Pinta Konferenco inter Eŭropa Unuo kaj Afriko en Bruselo, Belgio. Mi forlasis Bruselon por reveni al Lusako tra Amsterdamo. Fartu bone kaj ĝuu la semajnfinon. MCS [Michael Chilufya Sata] — la 4-an de aprilo, 2014.”

Du tagojn poste, fotoj laŭsupoze de la kabineta kunveno [5] okazigita la 14-an de julio, estis senditaj al amaskomunikiloj kaj ankaŭ afiŝitaj [6] en Fejsbuko por informado pri progresantaj landskalaj projektoj. Muvi [7], loka televida stacio, kaj BBC [8] dubis pri la okazigo de la kunveno.

Chola Mukanga, bloganto, rifuzis uzi la fotojn en sia retejo Zambian Economist [Ekonomiisto de Zambio] dirante [9]:

Unfortunately, the Zambian Economist is not able to verify the authenticity of these three photos, which we understand are available at other websites. We simply do not have visual or audio footage to go with the photos. Therefore it would be irresponsible of us to share such photos and label them “official” as it may inadvertently mislead the public.

Malfeliĉe, Zambian Economist ne povas certigi la verecon de tiuj tri fotoj, kiuj laŭ nia kompreno estas haveblaj en aliaj retejoj. Simple ni ne havas registritajn sonojn nek filmojn, kiuj kongruas kun la fotoj. Sekve, se ni kundividus tiujn fotojn kaj fiksus la etikedon “oficialaj fotoj” sur ilin, ni estus senrespondecaj, ĉar ni senatente misgvidus la publikon.

En Tvitero civitanoj grave traktis la foreston de Sata:

Do, ĉu ŝajnas, ke #Zambia ankoraŭ demandas je #whereisthepresident [kie estas la prezidento], malgraŭ la hieraŭa publikigo de la fotoj de “Prezidento Sata prezidas kabinetan kunvenon”?

Alia tvitera uzanto demandis sin, kial nenia informo haveblas:

Kiagrade la prezidenteco estu kovrita en mistero?

La kolero estas kulpigebla:

Ĉi tiu registaro tute kredas, ke la voĉdonantoj estas ĉionakceptemaj. Sed Sata kaj liaj kamaradoj devas klarigi sin al la homoj en Zambio, ne inverse.

Dum la foresto de Sata, aktivulo Brebner Changala petis la Superan Kortumon [17], ke ĝi devigu la kabineton starigi medicinan konsilion por ekzameni Sata kaj juĝi, ĉu li taŭgas por daŭre funkcii kiel estro de la ŝtato. La peto estis malakceptita, sed Changala denove sendis sian peton.

Kelkajn tagojn antaŭ la laŭsupoza kabineta kunveno, Business Day [18] [Komerca Tago], retejo de Sud-Afriko, kronikis kelkajn neanoncitajn vojaĝojn de Sata eksterlanden, kiujn la oficejo de la prezidento kaj aliaj koncernatoj de la registaro eŭfemisme nomis working holidays. Per unu rigardeto al la kritikoj en socia medio, oni divenos, ke la eŭfemismo ne efikas.