Nova Arto, fenestro al la animo de Beogrado

Aleksandar Lambros, serbdevena fotisto, nuntempe loĝanta kaj laboranta en Monako, fotas detalojn, kiuj rivelas la arkitekturan historion de la urbo Beogrado kaj kolektas la fotojn en sia blogo.

Detalo de konstruaĵo en la urbocentro de Beogrado. Foto: Aleksandar Lambros ©.

Detalo de konstruaĵo en la urbocentro de Beogrado. Foto: Aleksandar Lambros© 2014.

Dum la urbo ankoraŭ retenas fragmentojn de romia kaj otomana arkitekturo, ĉar partoj de la urbo estis sub la romia kaj otomana regado tra la historio, la plejparto de la hodiaŭa urbocentro de Beogrado kreskis dum la 19-a jarcento, sub la ankoraŭ tre videblaj influoj de la tre populara eŭropa movado Art Nouveau [ar nuvo] de la malfrua 19-a jarcento kaj la frua 20-a jarcento.

Lambros kaptis kelkajn el la plej interesaj ornamaj detaloj sur la pli malnovaj konstruaĵoj de Beogrado kaj faris el ili serion el 18 fotoj. Ili prezentas kuriozan kaj unikan miksaĵon de la serba kulturo kun tre konata eŭropa arkitektura stilo. La kompleta serio kune kun liaj aliaj verkoj estas videbla en lia blogo.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.