5 kanaloj en Jutubo spektendaj por amantoj de afrikaj manĝaĵoj

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj.]

Kaptante okazon por celebri februaron kiel Monaton de Manĝaĵo en ĉi tiu Global Voices Online [Tutmondaj Voĉoj en Reto], ĵetu rigardeton al ĉi tiuj kvin bongustaj kanaloj en Jutubo, kiuj prezentos al vi, kiamaniere kuiri afrikajn manĝaĵojn. [Originala artikolo aperis la 7-an de februaro, 2014.]

1. Nigerian Food Channel [Kanalo de niĝeriaj manĝaĵoj]

Nigerian soup recipes, Nigerian snack recipes and lots more. Nigerian food recipes are increasingly gaining global recognition and I am proud to be able to use this platform to share tasty Nigerian food recipes in easy steps.

Receptoj de niĝeria supo, niĝeria manĝetaĵo kaj tiel plu. Receptoj de niĝeriaj manĝaĵoj pli kaj pli akiras mondan famon, kaj mi estas fiera, ke mi povas utiligi ĉi tiun podion por kundividi receptojn de bongustaj manĝaĵoj el Niĝerio en facila procedo.

Ĉi-suba filmeto prezentas al vi, kiamaniere kuiri niĝerian pladon “efo elegusi,” supo farita el semoj de melonoj kaj kelkspecaj viandoj.

2. Afro Food TV [Televido pri afrikaj manĝaĵoj]

Subscribe now and watch as chef and hostess, Yeti Ezeanii, takes you on a journey of everything epicuriously African. Learn popular recipes from different African countries and regions and get educated on the proper preparation of African cuisine.

Nun abonu ĉi tiun kanalon kaj spektu, kiel Yeti Ezeanii, ĉefkuiristo kaj mastrino, gvidos vin al la vojaĝo, en kiu ĉio estas epikure afrikeca. Lernu popularajn receptojn el diversaj landoj kaj regionoj en Afriko, kaj kleriĝu pri ĝusta preparmaniero de afrikaj kuirartoj.

Ĉi-suba filmeto prezentas al vi, kiamaniere kuiri “pilau”:

Pilau, An East African Rice dish and a great example of India's influence on African Cuisine. Tanzania's National Dish.

“Pilau”, rizplado el la orienta Afriko, kiu ankaŭ estas plej bona ekzemplo de la hinda influo al afrikaj kuirartoj. Loka manĝaĵo de Tanzanio.

3. Kadi Recipes [Receptoj de Kadi]: 

I cook and Eat African Foods.

In my channel you will find simple, delicious and easy to follow African Food Recipes. You will find the cuisine from almost all African countries. So join me on my channel and find out more about African foods

Mi kuiras kaj manĝas afrikajn manĝaĵojn.

En mia kanalo vi trovos simplajn, bongustajn kaj facile sekveblajn receptojn de afrikaj manĝaĵoj. Vi trovos kuirartojn de preskaŭ ĉiuj afrikaj landoj. Do, sekvu min en mia kanalo kaj eltrovu pli da afrikaj manĝaĵoj.

Ĉi-suba filmeto prezentas al vi, kiamaniere kuiri ternuksan supon kun fumaĵita fiŝo.

4. Taste of Tanzania [Gusto de Tanzanio]

This Channel brings to you healthy and simple recipes from Tanzania and once in a while will have from other countries in East Africa. Tanzanian recipes are the same as Swahili recipes. Here you will learn the Swahili cooking and also I will add more information on each recipe. Your comments and your questions are taken very serious.

Ĉi tiu kanalo alportos al vi sanajn kaj simplajn receptojn el Tanzanio, aŭ foje el aliaj landoj en la Orienta Afriko. Receptoj el Tanzanio signifas tiujn de svahiloj. Ĉi tie vi lernos svahilan kuirarton, kaj mi ankaŭ aldonos al ĉiu recepto pli da informoj. Viaj komentoj kaj demandoj estos grave traktitaj.

Ĉi-suba filmeto instruas al spektantoj, kiamaniere kuiri “chapati” [ĉapati], specon de platpano.


5. African Food Recipes [Receptoj de afrikaj manĝaĵoj]

My Goal Is That You Learn How To Prepare African And Spanish Food In a Delicious And Healthy Way—

Mia celo estas, ke vi lernu, kiamaniere prepari manĝaĵojn, afrikajn kaj hispanajn, en bongusta kaj sana maniero —

Lernu, kiamaniere kuiri fritaĵon de banano, popularan manĝetaĵon de Afriko, el ĉi-suba filmeto:

*Fonto de la miniaturo: Fejsbuka paĝo de Nigerian Food Channel. Bildo estas aperigita kun permeso.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.