5 modernaj afrikaj pensistoj pri identeco, lingvo kaj regionismo

Filozofio sur strato ĉe City Bowl, Kaburbo, Okcidenta Kablando, Sud-Afriko, fare de Anne Fröhlich en Flickr - Permesilo CC NC-2.0

Filozofio sur strato ĉe City Bowl, Kaburbo, Okcidenta Kablando, Sud-Afriko, fare de Anne Fröhlich en Flickr. Permesilo CC NC-2.0

Afrika filozofio estas ĝenerale pretervidata en la kampo de filozofio. La kialo de tio estas malklara. Kelkaj argumentas, ke eble la kaŭzo estas, ke afrika filozofio estas dense ligita al sia buŝa tradicio, pro kio ĝia etendita historio fariĝas malfacile kundividebla kun pli multaj aŭskultantoj. La aliaj argumentas, ke afrikcentrisma karaktero faras ĝin malpli plaĉa al la aliaj homoj en la mondo.

La niĝeridevena filozofo K.C. Anyanwu difinis afrikan filozofion kiel tiun, kiu koncernas la manieron, en kiu afrikanoj pasintece kaj nuntempe komprenas sian destinon kaj la mondon, en kiu ili vivas. Afrika filozofio estis bone establita disciplino, riĉigita de jarcentoj da esplorado, kiu etendiĝas de antikva egipta filozofio al la moderna pensado, kvankam ĝi restas preskaŭ mistera al aliaj landoj. Tra sia historio afrika filozofio faris gravan kontribuon al greka filozofio. Plejparte la kontribuon faris egipta filozofo Plotino, kiu ludis gravan rolon en la daŭrigo de la greka tradicio de la filozofia akademio de Platono. Afrika filozofio multe kontribuis ankaŭ al kristana filozofio pere de la alĝeria pensanto Aŭgusteno de Hipono, kiu establis la nocion de la prapeko.

Por plia kompreno de la nunmomenta evoluo de la samepoka afrika filozofio, jen estas 5 atentindaj pensantoj el la kontinento.

1. Séverine Kodjo-Grandvaux (Ebur-Bordo)

Séverine Kodjo-Grandvaux estas eburborda verkisto por la gazeto Jeune Afrique [Juna Afriko] kaj la aŭtoro de la verko Philosophies africaines [Afrikaj filozofioj], en kiu ŝi prezentas nunan eliton de afrikaj filozofoj. Ŝi skribas, ke la moderna afrika filozofio estas klasifikita en 4 ĉefajn grupojn: etnofilozofio, filozofia saĝo, naciisma ideologia filozofio kaj profesia filozofio. Tamen, Kodjo-Grandvaux kredas, ke ĉefa tendenco en moderna afrika filozofio estas resumebla kiel la maniero, en kiu ĝi evoluis de sia kolonitempa influo.

Okaze de diskuto pri la libro, ŝia kolego ĉe Jeune Afrique, Nicolas Michel, prezentas resumon de la origino kaj evoluo de samepoka afrika filozofio kaj teoriojn de Kodjo Grandvaux:

En archéologue des idées, Séverine Kodjo-Grandvaux explore les strates d'une épistémologie qui, au cours du dernier siècle, s'est construite essentiellement en réaction à l'Occident. D'abord sous le joug de son influence impérialiste, puis en réaction contre cette emprise [..] avec le mouvement des Indépendances et l'injonction à la décolonisation des esprits, vient le temps d'une pensée cherchant à se replier sur « l'identité africaine », contre le moule occidental. Un « retour au sources » risqué : « Dès lors que la philosophie cherche à se penser de manière « nationalitaire », c'est-à-dire continentale, nationale, ethnique, elle doit éviter plusieurs écueils, notamment celui de l'esprit collectif et celui de la particularisation excessive », écrit l'auteur. L'apport de la philosophie occidentale comme celui des autres courants de pensée ne doit pas être rejeté.

Rolante kiel arkeologo de pensoj, Séverine Kodjo-Grandvaux esploras la tavolojn de studfako, kiu estis konstruita ĉefe responde al la Okcidento dum la lasta jarcento. Dum la kolonia periodo ĝi vivis sub la jugo de imperiismaj koloniistoj, sed poste ĝi evoluis, kontraŭreage al la kolonia influo […] La movado por sendependeco disvastiĝis en la kontinento (en la 1950-aj jaroj), tiel ke la filozofio kun provo reveni al la afrika identeco kaj foriri de eŭropa muldilo fariĝis pli forta. Kodjo-Grandvaux argumentas, ke tia ideologio “reveno al la origino” estas danĝera propozicio. Ŝi skribas: “Filozofio provas kongrui kun ‘regiona’ ŝablono. [t.e, kontinenta, nacia aŭ etna]. Tial ĝi devas eviti kelkajn kaptilojn inkluzive de kolektiva pensado kaj troa specialigo.” La kontribuo de okcidenta filozofio, same kiel tiu de aliaj pensofluoj, ne devas esti forĵetita.

Kodjo-Grandvaux reliefigas debaton pri etnofilozofio, kontraŭ kiu afrikaj filozofoj luktas dum longa tempo: La ideo, ke aparta kulturo aŭ regiono havas specifan filozofion fundamente malsaman ol la aliaj filozofiaj tendencoj, estas provoka en si mem. Tamen, multaj modernaj afrikaj filozofoj argumentas, ke ilia laboro estas kritika pensado pri afrikaj gvidantoj kaj ties influo al la ĉiutagaj vivoj de samlandanoj. Rezulte, estas plej grave, ke afrika filozofio evoluas en la kunteksto de la afrika kontinento kaj komunikas al la afrikaj aŭskultantoj.

2. Souleymane Bachir Diagne (Senegalo) 

Souleymane Bachir Diagne, senagala filozofo kaj pioniro de la nova afrika filozofia scienco – Publika havaĵo

Souleymane Bachir Diagne, senagala filozofo kaj pioniro de la nova afrika filozofia scienco. Publika havaĵo.

Souleymane Bachir Diagne, senegala filozofo kaj profesoro de la Universitato de Columbia en Usono, kredas, ke afrikaj filozofoj devas fari sian laboron pli alirebla por la samlandanoj. Li opinias jene:

 Nous devons produire nous-mêmes des textes en langues africaines et un de mes anciens élèves américain travaille en ce sens à une anthologie de textes de philosophes africains auxquels il a demandé d’écrire des articles dans leur propre langue. Des locuteurs de cette langue sont ensuite chargés de les traduire en anglais.

Ni bezonas produkti niajn proprajn tekstojn en afrikaj lingvoj, kaj unu el miaj usonaj eksaj studentoj laboras por fari antologion de tekstoj verkitaj de afrikaj filozofoj, kiuj estis petitaj verki artikolojn en sia propra lingvo. Kaj tiujn artikolojn tradukos en la anglan lingvon la parolantoj de la koncerna lingvo.

Afrika filozofio de Ubuntu pere de Pencils for Africa [Krajono por Afriko] – Publika havaĵo

Afrika filozofio de Ubuntu pere de Pencils for Africa [Krajonoj por Afriko]. Publika havaĵo.

3. Léonce Ndikumana (Burundo) 

Aldone al la neceso pli bone prizorgi afrikajn civitanojn, estas alia tendenco de ideoj, kiuj venas de afrikaj filozofoj hodiaŭ. Léonce Ndikumana kreskis en Burundo kaj nun estas profesoro de ekonomiko de la Universitato de Masaĉuseco en Amherst en Usono. En sia libro titolita Abomeninda Ŝuldo de Afriko: Kiel eleksterlandaj depruntoj kaj kapitalaj forfluoj elsangigis kontinenton, Ndikumana strebas batali kontraŭ multaj komunaj rakontoj pri Afriko, kiuj estas konsiderataj kiel faktoj tutmonde, ekzemple, la opinio, ke eksterlanda helpo subvencias la afrikan kontinenton. Fakte, kapitala forfluado de la afrika kontinento, (1,44 duilionoj da usonaj dolaroj senspure malaperas de afrikaj landoj kaj fine sin trovas en impostorifuĝejoj aŭ riĉaj landoj) multe superas la sumon de eksterlanda helpo (50 miliardoj al Afriko).

Ndikumana ankaŭ estas unu el la ĉefaj opinigvidantoj en Afriko, kiuj repuŝas la gvidliniojn de internaciaj instancoj, ofte kontraŭajn al la volo de afrikaj civitanoj.

4. Kwasi Wiredu (Ganao)

Kontraŭi malĝustajn rakontojn estas kreskanta tendenco inter afrikaj intelektuloj. Kwasi Wiredu, ganaa filozofo, estas unu el tiuj, kiuj provas fari ĝuste tion. Li argumentas, ke plurpartia politika sistemo, ofte rigardata kiel la bazo de demokratio, ne ĉiam kondukas al unueco kaj stabileco. Anstataŭe, demokratio de konsento estas pli taŭga por la afrika kunteksto:

Given that democracy is government by consent, the question is whether a less adversarial system than the party system, which is bound up with majoritarian decision-making, cannot be devised. It is an important fact that reasonable human beings can come to an agreement about what is to be done by virtue of compromise without agreeing on issues of truth or morality.

Se demokratio estas regado per konsento, tiam la demando estas, ĉu malpli kontraŭstara sistemo, ol la partia sistemo profunde ligita al decido de plimulto, ne povas esti elpensita. Ekzistas grava fakto, ke prudentaj homoj povas interkonsenti, kio estas farenda, per kompromiso sen interkonsenti pri la vereco kaj moraleco de la farendaĵo.

5. Kwame Anthony Appiah (Ganao)

Tamen, alia ganaa filozofo, Kwame Anthony Appiah, kiu nuntempe instruas en la Universitato de Novjorko en Usono, rezistas kontraŭ la tendenco de afrikcentrismo de afrikaj filozofoj. Li argumentas, ke afrikcentrismo estas koncepto postlasita de la tempo. Li kredas, ke oni devas kuraĝigi pli da transkultura konversacio kaj malpli da regionismo:

[Ancient Greek philosopher Diogenes] rejected the conventional view that every civilized person belonged to a community among communities […] A global community of cosmopolitans will want to learn about other ways of life on radio, on television shows, through anthropology and history, through novels movies, news stories and newspapers, and on the Web.

[Antikva greka filozofo Diogeno] rifuzis la kutiman vidpunkton, ke ĉiu civilizita persono apartenas al unu el komunumoj […] Tutmonda komunumo de kosmopolitoj deziros lerni aliajn vivmanierojn per radio kaj televido, per antropologio kaj historio, per noveloj kaj filmoj, per novaĵelsendoj kaj ĵurnaloj, kaj per la reto.

1 komento

  • Aliaj afrikaj filozofoj: Zachée Bétché el Kamerunio, Kanyana Mutombo el DR Kongo.
    Nepre legu “Longa irado al libereco” de Nelson Mandela.
    Aperas pluraj chapitroj pri Afriko sur mia blogo mirejo3.blogspot.com. Bv rigardi kaj komenti.
    Pluraj taskoj de miaj studoj pri interlingvistiko por la universitato en Poznan PL rilatas al Afriko.
    Esperantistoj trovas min en Jarlibro p. 233.

Partopreni en la konversacio

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.