Brakumon al maljunuloj: kampanjo en Barato por ŝtopi intergeneracian breĉon

[Ĉiuj ligiloj kondukas al anglalingvaj paĝoj.]

Afiŝo de HUG-kampanjo. Foto kompleze de HelpAge India.

Afiŝo de HUG-kampanjo. Foto kompleze de HelpAge India.

Dum jarcentoj en Barato laŭ la tradicio de “kunmetita familio” kelkaj generacioj — de geavoj ĝis genepoj — loĝis kune sub la sama tegmento. Sed, pro la rapida evoluo de la lando, la socia strukturo de Barato ŝanĝiĝas. Ĉiam pli da baratanoj loĝas en malpli grandaj familioj, dum junuloj migras serĉante pli bonan ŝancon.

Ĉi tio kaŭzis kreskon de la nombro de la maljunaj civitanoj vole nevole vivantaj solaj, kaj multaj el ili alfrontas izoliĝon, neglekton kaj solecon.

Unu korvarmiga kampanjo provas savi ilin. “HUG” — Help Unite Generations [Helpu Unuigi Generaciojn] de HelpAge India [Savu Aĝulojn en Barato] kuraĝigas baratajn junulojn amikiĝi kun maljunuloj kaj brakumi ilin kun la espero “ligi malsamajn generaciojn kaj kreskigi simpation de junuloj al maljunuloj.” [“HUG” en la angla ankaŭ signifas brakumon.]

Neregistara organizaĵo HelpAge India laboras por prizorgi maljunulojn. Ĝi klarigas en sia opiniesprima paĝo, kiamaniere junuloj povas estigi ŝanĝon:

Whenever you see an elder person sitting all alone, look again! He or she may be in your family or neighborhood or someone you’ve seen many times and is always alone. This person has one need that you can fulfill. With just one word, one smile, one HUG! Just give them a little bit of your time. These are the gestures that an elder seeks but often does not receive. The HUG Campaign encourages you to simply give a call, listen to experiences, ask how the day was and share your stories with your elder friend.

Kiam vi ekvidos maljunulon sidanta tute sola, nepre ne preterpasu! Li aŭ ŝi povas esti via familiano, aŭ via najbaro, aŭ via konato kaj estas ĉiam sola. Ĉi tiu homo bezonas unu aferon, kaj vi povas fari ĝin. Per nur unu vorto, unu rideto, unu brakumo! Nur donu al ili iom da via tempo. La maljunulo serĉas ĉi tiujn gestojn, sed ofte vane. HUG-kampanjo rekomendas al vi simple telefoni al via maljuna amiko, aŭskulti rakontojn, demandi kia estis la tago kaj kundividi kun li aŭ ŝi viajn rakontojn.

La kampanjo afiŝis larmigan filmeton, kiu prezentas, kiel aspektas kundivido de brakumo:

Baratanoj nun havas pli longan vivon, kaj la nombro de la maljunaj civitanoj estas kreskanta. Laŭ raporto [PDF] de la barata registaro por 2011, “griza loĝantaro” (homoj 60-jaraj aŭ pli aĝaj) en Barato, kiu okupis 7,4% en 2001, probable grandiĝos kaj okupos 10% en 2026. Vidpunkte de la nombro, ĉi tio estas rapidega kresko — la griza loĝantaro, kiu estis 77 milionoj en 2001, altiĝos ĝis 140 milionoj en 2026.

Manjira Khurana (@KhuranaManjira), nacia estro pri Advocacy & Communications [Opiniesprimado kaj Komunikado] ĉe HelpAge India, kredas, ke ĉi tiuj klopodoj povos helpi al junuloj fariĝi sentemaj pri bezonoj de maljunuloj. Ricevinte intervjuon retletere de Global Voices [Tutmondaj Voĉoj], ŝi parolis pri sia ambicio por la HUG-kampanjo:

An occasional coffee, an outing once in a while and a phone call changes lives. The Elder is happy and the Younger maybe finds that the Elder can be Cool as well! That will maybe influence this youngster to be more sensitive and kinder to elders in his later life.

Laŭokaza kafo, fojfoja eliro el la domo kaj unufoja telefonvoko ŝanĝas la vivon. Maljunuloj estas feliĉaj kaj junuloj verŝajne trovos, ke ankaŭ maljunuloj povas esti ĉarmaj! Influite de ĉi tiu sperto, ĉi tiu junulo verŝajne fariĝos pli sentema kaj pli ĝentila al maljunuloj en sia estonta vivo.

La HUG-kampanjo postulas de junuloj kundividi kun aliaj homoj siajn spertojn kaj fotojn. Shreya Misra, membro de Teach for India [Instruado por Barato], kundividis en la fejsbuka paĝo de HelpAge India sian foton, kiu prezentas ŝian brakumon al sia avo.

"Nun mi kundividas mian brakumon al mia avo. Estas tre agrable vidi lin rideti." Bildo el la fejsbuka paĝo de HelpAge India.

“Nun mi kundividas mian brakumon al mia avo. Estas tre agrable vidi lin rideti.” Shreya Misra, membro de Teach for India. Bildo el la fejsbuka paĝo de HelpAge India.

Oni diras, ke neniu povas vivi sola. Certe, maljunuloj ne meritas esti forlasitaj solece en siaj grizaj jaroj. La HUG-kampanjo alvokas al barataj junuloj en klara tono — en via ĉiutaga vivo rapide pasanta, eĉ se vi hastas ien aŭ antaŭen, ne forgesu maljunulojn. Haltu momenton kaj enmetu ilin en vian vivon – kundividu rideton, rakonton kaj brakumon.

Hodiaŭ homoj malpli ol 25-jaraĝaj okupas 50% en la barata loĝantaro. Ĉu ĉi tiuj junuloj nun aŭskultas? Kaj pli grave, ĉu ili nun ekagos, por ke maljunuloj sentu sin prizorgataj, amataj kaj bezonataj en la krepusko de sia vivo? Almenaŭ mi esperas tion elkore.

Ne maltrankviliĝu pri la nombro. Helpu unu homon ĉiufoje, kaj ĉiam komencu per la homo al vi plej proksima.

Komenci konversacion

Tradukantoj, bonvolu Ensaluti »

Gvidlinioj

  • Ĉiuj komentoj estas kontrolitaj de administranto. Ne sendu vian komenton pli ol unufoje ĉar tiu povus esti markita kiel spamo.
  • Bonvolu konduti respekteme al aliaj. Komentoj kiuj enhavas malamajn esprimojn, obscenaĵojn kaj personajn atakojn ne estos aprobitaj.